Why Frederick II, King of Prussia didn't like German / Kial Frederiko II, Reĝo de Prusio ne ŝatis la germanan (eo)

in #esperanto6 years ago (edited)

"La germana estas barbara jargono, uzeblas nur por paroli kun oniaj ĉevaloj"



Bildo de Christoph Friedrich Reinhold Lisiewski (1772), libera foto de Wikimedia Commons,

Kreskante sub tre strikta patro, kiu ne akceptis la muzajn emojn de sia filo, Frederiko pli interesiĝis pri virinoj, filozofio kaj arto. Li tre ŝatis francan literaturon kaj sekrete li lernis la latinan. Je la reĝa korto oni nur parolis la francan, ĉar ĝi estis la kulturlingvo de tiu tempo. La reĝo invitis la francan filozofon Voltero al si kaj poste li havis longdaŭran korespondadon kun li.

Ĉiuj libroj, kiuj la reĝo verkis, li skribis en la franca. En 1780 unu libro eldoniĝis en la germana, tradukita el la franca:

Pri la germana literaturo
La mankoj akuzitaj, iliaj kaŭzoj kaj la rimedojn por ties plibonigo


Kvankam li pli bone konis la francajn klasikaĵojn ol la germanlingvajn, kaj li preskaŭ neniun verkojn konis de Herder, Lessing, Wieland aŭ eĉ Goethe, li traktis la germanan literaturon kiel pretenda fakulo. Sed plej malplaĉis al li la lingvo mem. Li skribis:
"... mi trovas duonbarbaran lingvon, kiu disfalas en tiom multaj dialektoj kiel Germanio havas provincojn... mi aŭdas lingvaĉon, al kiu mankas ĉiu graco, kaj kiujn ĉiu parolas laŭplaĉe." La reĝo plendas pri tio, ke la lingvo estas nemeloda, ekspandema kaj rigida. Li rekonas, ke mankas en ĝi bildigaj esprimoj. Frederiko ankaŭ parolas pri la sono de la germana kaj eĉ proponas ŝanĝojn: "Ni havas multajn verbojn kaj helpverbojn, ties lasta silabo estas muta kaj malbela, kiel ekzemple: sagen (diri), geben (doni) aŭ nehmen (preni)." Li proponas doni tiajn vortojn a-finaĵon, kiu pli bone plaĉus al la oreloj.

La reĝo rigardis la kutiman edukadon kiel ne sufiĉe. Nur malmultaj erudiciuloj efektive povis senklopode legi klasikaĵojn en la greka aŭ en la latina sen vortaro. Sed li jam antaŭvidis lumon je la literatura horizonto. Li rimarkis, ke ili komencis verki en la gepatra lingvo kaj ne plu honti esti germanoj.

"Ni havos klasikulojn. Ĉiuj legos ilin, por ke ĉiuj lernu de ili. Niaj najbaroj lernos la germanan. La kortoj plaĉe parolos ĝin, kaj povus okazi, ke nia polurita kaj plibonigita lingvo, dank al  niaj bonaj literaturuloj, disvastiĝas de unu fino de Eŭropo al la alia." Kvankam li antaŭvidis, ke li ne plu spertus tiun tempon, Frederiko estis esperanta. Ses jaroj poste li mortis. Intertempe la gefratoj Jacob kaj Wilhelm Grimm publikigis la unan germanlingvan vortaron, kaj de longe homoj ŝatis la germanlingvajn verkaĵojn de siaj hejmaj aŭtoroj.

Frederiko ja ne nur estis konata pro la enkonduko de la terpomo al Eŭropo kaj pro sia ekonomiaj kaj militaj sukcesoj, bedaŭrinde alia lingvokoncerna afero konatigis lin.
Li volis ekscii, kian lingvon infanoj evoluas, kiam ili kreskas sen tuŝado kaj amo. Ne multe estas sciata pri la ĝusta kurso de la eksperimento. La rezulto de lia eksperimento, tamen, estis terura: ĉiuj infanoj mortis, probable pro manko de sensoria stimulo.

Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!
 

Sort:  

Interesega artikolo. Mi sciis ke Federiko estis franc-kulturemulo, sed mi ne sciis pri lia malamo al la germana lingvo.

Dankon pro via komento. Ĉiam plaĉas al mi Esperanto-respondo. Frederiko ja estis edukita tiel, sed poste li pripensis la tutan aferon kaj eĉ vizionis germanlingvan korton.

Mi ŝatas legi viajn esperantajn artikolojn. Bedaŭrinde estas malmultaj esperantistoj ĉe steemit.

Vero... Ni bezonas epserantistojn :-/ eble ni povus pensi pri subteno?

Mi provos skribi en Esperanto kiam mia brako estas sana, sed mia Esperanto ne estas tre bona. Mi nur lernis ĝin ekde unu jaro
E_67

Have some manna:
https://www.mannabase.com/?ref=22370a5574

Certe, nepre!

Dankon pro via interesa artikolo! Mi vere ŝatis legi ĝin kvankam ĝi defiis mian scion pri Esperanto. Mia plej ŝatata membro de la familio Hohenzollern estas Sophie Charlotte - la avino de Frederic the Great. Ŝi estis bonega virino de ŝia tempo. Kaj mi devas diri, ke mi vere ŝatas la germana - mi jam lernis ĝin dum longa tempo (mi komencis en 1988) sed mi ankoraŭ ne povas diri, ke mi estas flue.
E_67

Have some manna:
https://www.mannabase.com/?ref=22370a5574

Dankon pro via komento. Mi preskaŭ scias nenion pri Sophie, sed kiam mi estis studento en Berlino en la pasinta jarcento :-), mi tre ŝatis la skulptaĵon de Schadow, montranta ŝi kun sia fratino. Ĝi estas majstre farita el diafana marmoro:

Do, mi devas iom pli lerni pri ŝi.

Interesting! Will have to find the time to look up in English!

Cheers.

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63396.80
ETH 2615.51
USDT 1.00
SBD 2.86