Voynich manuskripto - finfina recenzo?

in #esperanto7 years ago (edited)

La Biblioteko Beinecke de la usona universitato Yale estas la nuntempa posedanto de la fama nekomprenebla Voynich- manuskripto. Preskaŭ ĉiu tago ĝi ricevas mesaĝon de iu ajn esploristo, scienca aŭ laika pri la solvo de la enigma manuskripto. Ĝisdate oficiale ne ekzistas solvo. Certas nur la fakto, ke la manuskripto estis farita en la komenco de 15a jarcento kaj ke ĝi konsistas el veleno (haŭto de mortnaskita bovido), kaj ke por la skribaĵo estis uzita fera galuso-inko. La plej multaj usonaj kaj eŭropaj fakuloj ĝis nun supozis, ke temas pri mezepoka teksto de Eŭropo. En 2014 novaĵo tekstis, ke angla lingvista profesoro Stephen Bax atingis trarompon en la kompreno de la mauskripto. Sed mankas ankoraŭ pruvo pri tio.

                                


Usona esploristo Sukhwant Singh (origine veninta el Punĵabo) antaŭ du jaroj proponis novan aliron por la manuskripto. Li anoncis, ke temas pri ekstereŭropa teksto, nome verkaĵo de la nordorienta Sindh-regiono (nun pakistano).

Laŭ li la manuskripto baziĝas sur pli maljuna libro, verkita en la olda "Brahmi"-lingvo antaŭ 300-400 jaroj AK. Li diras, ke la alfabeto de la teksto konsistas el kvar diversaj litero-grupoj parolataj sammaniere, sed malsame skribitaj. Li supozas, ke la libro vojaĝis kun la ciganoj al Eŭropo en tempo de araba invasio, kiam la lingvo Urduo plejparte anstataŭis maljunajn lokajn lingvojn.

Li ege certas pri sia resulto kaj ne komprenas, kial la faka mondo ne vere akzeptas lian proponon. S.Singh esperas, ke baldaŭ lingvistaj spertuloj de pakistana universitato pri la Voynich-manuskripto engaĝiĝas. Li ankaŭ emfazas, ke la bildoj de la astrologia parto de libro ligilas al maljunaj vedaj astrologiaj sistemoj.

Lia teorio ŝajnas tre konvinka.


Aliaj esploristoj supozas ke Voynich-manuskripto estas tuta trompo, sensencaĵo de iu frenezulo aŭ atentoserĉanto. Aŭ eble kriptita teksto. Sed eĉ kodaj specialistoj de CIA ne kapablis rompi la enigman skribaĵon en kiu mankas interpunkcio kaj ŝajne eĉ vokaloj.

Do ĉu post proksime 600 jaroj nenio solvo ? Ŝajnas tiel. 

Pasintmonate je la 20-a de aprilo The New York Review of Books recenzis la faksimilan libron de la manuskripto, eldonita pasintjare de Yale University Press, kaj finfine konkludas ke la manuskripto ne estas efektiva libro. Kompreneble estus bona afero, kiam la 600 jaraĝa enigmo povus solvita. Sed la fakuloj trovis tro da pruvoj, kiuj montras, ke temas pri pure fantasia verkaĵo. Sole kiam ni rigardu al la botanika parto de la libro, ne eblas laŭ ili rekoni iun ajn planto. Biologie ne ekzistus tiaj kreaĵoj ktp.

Do kio estis la kauzo de tia kreema verkaĵo? Verŝajne la manuskripto estis farita nur pro mona intereso, finfine konkludas la aŭtoro de la artikolo. 

Rudolph II, reĝo de Bohemio, iam aĉetis la libron kontraŭ 600 oraj dukatoj. Fiera prezeto ! Estis tempo de religia kaj politika malcerteco. Ekzistis multaj sekretaj societoj, kaj alĥemio ludis gravan rolon. Produkti iun iom mistikan kodekson en tiu kunteksto donis bona ŝanco de monogajno.

La nova eldono, kiu aĉeteblas kontraŭ 50 dolaroj certe estas vidindaĵo kiu ofertas sufiĉe da amuzo, eduko kaj ĝuo. Por mi la Vojnich-manuskripto montras ankaŭ human trajton esprimi sin senkonscie, kompareble kun parolado en langoj de fruaj kristanoj aŭ senintenca babilado.


Fotoj liberaj de Commons.Wikimedia.com

Ligilo al la originala artikolo:

vhttp://www.nybooks.com/articles/2017/04/20/voynich-manuscript-secret-knowledge-or-hoax/


Bonvolu aplaŭdi min viamaniere, kiam la artikolo plaĉis al vi. Bonan Tagon!


Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63211.44
ETH 2631.43
USDT 1.00
SBD 2.71