Vigla vivo en malnovaj muroj

in #esperanto7 years ago (edited)

Estas ĉiam plezuro vidi malnovan konstruaĵon plenita per nova vivo. Ne temas pri muzeo tiukaze, sed pri urba biblioteko en bela konstruaĵo. La domo estis konstruita en 1429 kaj renovigita en la 1980-aj jaroj de la pasinta jarcento. Intertempe la domo vidis multajn diversajn homojn kaj aferojn dum sia longa vivo. La du pli malaltaj etaĝoj estas konstruaĵoj en germana stilo kun kudrita kadro. La dua etaĝo estis konstruita en 1594 fare de la tiama posedanto, urbestro Mattheus Weingärtner. La renesanca konstruaĵo montras la elstaran pozicion de la kliento per la orieloj ambaŭflanke de la domo.

()

Vi eniras la domon tra maljuna ligna pordo kun jarcentaĝaj enskriboj. Kaj ene varma atmosfero bonvenas vin. Koloraj libroj en helaj lignaj bretaroj kontrastas kun malhele brunaj konstrutraboj kaj plafono. Kaj kompreneble plivigligas la spacon ĝoja rido kaj parolado de ekcitaj infanoj.

IMGP5015.JPG

Vi ne nur povas pruntepreni librojn tie, sed ankaŭ kompaktajn diskojn, ludojn por la tuta familio kaj filmojn. De tempo al tempo kulturaj eventoj kiel ekz. prelegoj okazas. Helpema personalo donas bonajn konsilojn koncerne la plej interesajn librojn. Mi jam antaŭĝojas pro la venonta legi-tempo en la biblioteko, kiam malagrabla malvarma vetero koleras ekstere.

IMGP5018.JPG

**

Kiel aspektas via biblioteko? Ĉu vi ŝatas viziti ĝin?

Dankon pro via legado kaj bonan tagon!

Sort:  

Mia biblioteko aspekas kiel blanka malinteresa kubo, kiu ĉefe enhavas librojn por infanoj de la apuda bazlernejo. Ĝi certe ne belas kiel tiu.

Libroj nepre devas esti senpage aŭ almenaŭ ne multekoste publike legeblaj, tutmonde. Jen alia ekzemplo de nuntempa biblioteko, kiun mi hodiaŭ vizitis:
https://busy.org/pickoftheday/@johano/pick-of-the-day-welcome-at-the-new-library-in-ulm-germany

Interesa arkitekturo.

Mojosa afiŝo (?)!
Kie ĝi estas? Germanio?

Jes ĝi estas en suda Germanio, proksime de la urbo Ulm.

It really looks like it has a unique atmosphere...I would spend some time there for sure.:) Where is this town?

This is Blaubeuren in Swabian region. Not far from the city of Ulm.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 57344.91
ETH 3100.39
USDT 1.00
SBD 2.42