Venus- plej maljuna homa figureto

in #esperanto7 years ago (edited)

This article is about the oldest sculpture on earth from the Hohle Fels Cave in Germany. Written in the international language Esperanto.

                

Ĵus mi vizitis la belegan Aachtal, valo ambaŭflanke kun aŭtunkoloraj arbaraj montoj kaj blankaj kalkaj rokegoj. Ĝi troviĝas en Ŝvabia montaro, suda Germanio.

En la varma sunlumo la valo aspektas iom romantika, kiel ĝusta loko por fari ferion. Antaŭ miloj da jaroj ĝi estis vasta fekunda stepo kun pastiĝantaj gregoj da sovaĝaj ĉevaloj, bubaloj kaj mamutoj. La glacio de la Glaciepoko antaŭ nelonge estis retiriĝinta. Niaj prauloj ĉasadis la bestojn kaj provis postvivi. En rokaj kavernoj ili trovis protektadon kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj aĉa vetero.

Ses el tiaj kavernoj apartenas al Monda Kultura Heredaĵo. Unu el ili estas kaverno en la Kava Ŝtonego (germ. Hohle Fels). Tiu kaverno jam ĉiam altiris homojn kaj antaŭe ankaŭ neandertalojn, kiuj postlasis multajn aĵojn de sia ĉiutaga vivo. Interalie estis malkovritaj iloj, partoj de armiloj aŭ spiritaj artefaktoj, faritaj el ŝtono, mamutata eburo aŭ bonoj. 

La kaverno Kava Ŝtonego estas troviĝloko de la plej maljuna homa skulptaĵo de la mondo. 

Temas pri la tielnomata Venus, malgranda figuro nur 6 cm alta, farita el mamuta eburo. Ĝi estas proksime 42 000 jaraĝa. Komence Venus ne estis tuta. Naŭ unuopaj pecoj estis trovitaj kaj poste kunigitaj. Similaj virinaj figuretoj estas malkovritaj en diversaj partoj de la mondo. Ĉu la grandegaj mamoj signifas nutrado, fekundeco? Eble. Laŭ fakuloj tiaj figuroj estas ritaj aferoj kiuj konfirmas la ideon, ke eĉ la plej praaj homoj ne nur zorgis pri materiaj aferoj en la vivo. Kio aspektas kiel kapo ne estas kapo. Tio estas trua aĵo en kiu eble estas enmetita fadenon por uzi la figureton kiel amuleton. Nun ĝi troviĝas en proksima muzeo de la urbeto Blaustein.

Alia interesa malkovro estas fluto kun kvin fingrotruoj farita el pluma bono (preskaŭ 22cm) de vulturo. Ankaŭ ĝi estis kunmetitaj de arkeologoj de multaj pecoj. Imagu la lertan manlaboron nepre neseca por fari la truojn.
Kelkfoje okazas koncertoj en la kaverno, kie artistoj enkondukas ŝtonaĝan muzikon per kopioj de trovita instrumento kaj diversaj aliaj prainstrumentoj. 

Estis granda plezuro vagadi sur la trakoj de niaj prauloj. La vizito de la kaverno vere estis tempovojaĝo.


Dankon pro via atento. Bonan tagon.

Sort:  

Thank you for taking the time to write some strong content. I, for one, truly appreciate the time you put into this. I wish more would follow suit.

Thanks for your comment. Have a beautiful day. Eble ankaŭ vi ŝatas paroli Esperanton.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 60192.33
ETH 2321.67
USDT 1.00
SBD 2.50