Unua regiono kun tutplena ekologia agrikulturo- Novaĵo de SIKKIM

in #esperanto6 years ago (edited)

Ĉu vi jam aŭdis ion pri Sikkim, la eta barata ŝtato proksime al Butano kaj Nepalo, kiu antaŭ ne longe estis ankoraŭ memstara reĝlando?
Mi ĵus eksciis pri ĝi pro anonco, ke la prezidanto de Sikkim Shri Pawan Chamling ĉi-jare estis honorita per la Unu-Mondo-Premio de germana ekologia entrepreno.


Nu, kial li ricevis la premion? Shri Pawan Chamling, kiu jam kvinfoje estis reelektita prezidanto, delonge klopodis fari sian federacian ŝtaton tutplenan ekologian agrikulturan regionon.
En la jaro 2003 li deklaris tion publike jene:

"Mi ĝojas anonci longan atenditan politikan iniciaton deklarante Sikkim kiel 'Total Organic State', kiu signifas, ke la uzo de kemiaj fekundaĵoj iom post iom forigos. Vi scias, ke nekontrolita kaj senpaga apliko kaj uzado de kemiaj por agri kulturo estas danĝera por la vivoj de homoj, inkluzive de brutaro. En ĉi tiu kunteksto, mi ŝatus ilustri unu rilatajn epizodojn de ĵurnalo kun rakonto pri birdoj, kiuj konsumis tuŝitajn insektojn de farm-kampoj en Asamo, kie grandaj pesticidoj estis uzataj. La rakonto plue parolas pri kiom da roduloj, kiuj manĝis ĉi tiujn birdojn, ankaŭ mortis kaj kiel fine mortigas serpentoj, kiuj konsumis la infektitajn mortajn ratojn...."

  

La prezidanto je la dekstra flanko

Tio ja estis kuraĝa politika decido, ĉar multaj bienuloj uzis artefaritajn produktojn por plibonigi sian rikolton. Do, ne sufiĉis malpermesi tiujn aĵojn. La registaro provizis senpagajn kursojn por bienuloj koncerne ĝustan kompostfaradon kaj ankaŭ disvastigis materialojn kiel plantetojn kaj eĉ senpagajn forcejojn. La agrikulturaj instancoj kunlaboris kun internaciaj ekologiaj organizoj por atingi la noblan celon.

En 2016 estis anoncita, ke Sikkim estas la unua barata federacia ŝtato, kaj tutmonde la unua lando, kies agrikulturo estas cent percente ekologia. 

Ne temas pri cent percenta memprovizado de manĝaĵo, pli gravas la pliboniĝo de la tero, kiu estas nia unusola garantio pri sana kaj sufiĉa nutrado.
Parenteze la atingo fariĝis, ke pli da turistoj vizitas la landon kaj aliaj metioj kaj entreprenoj profitis de tio.
Bone, oni povus diri, ke ne temas pri granda atingo, ĉar estas nur malgranda regiono kun proksime 600 000 civitanoj. Kaj estas plejparte agrikultura lando kun tre malgrandaj bienoj (ĉ. 1,2 hektaroj). Tamen tiu iniciativo montras vojon al ĝusta direkto, kiu povas estis rola modelo por la tuta mondo.
Jam nun en eŭropaj landoj ekzistas pli granda demando por produktoj el ekologia agrikulturo ol haveblas tiuj produktoj sur la merkato. Nur bezonas politika volo kaj antaŭvidebla mensa stato por apliki novajn metodojn, kiel ekz. uzas ilin Demeter-organizo aŭ BioLand en Germanio.

Ĉiu povas loke kontribui al tutmonda plibonigo de la malĝoja tera kondiĉo.


Fotos: liberaj de Commons.wikimedia

Dankon pro via atento kaj agrablan tagon deziras al vi Johano

Sort:  

Tio estas granda sukceso kiu espereble ankaŭ videblos en pliaj regionoj.

Ĉiam plaĉas al mi positiva respondo. Bonan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 64455.55
ETH 3147.84
USDT 1.00
SBD 3.94