Ĉu nukskapo?

in #esperanto5 years ago (edited)

Hodiaŭ min vizitis malgranda birdo. Mi ja konis ĝin kaj konas ĝian nomon en mia gepatra lingvo, sed ne en Esperanto. De google translate mi kaptis la nomon Nukskapo. Ĉu vere amiko de nuksoj?
Wikipedia komentas, jes, ja. Plejparte ĝi manĝas insektojn, raŭpojn kaj aldone ankaŭ grenojn kaj nuksojn. La scienca latina nomo estas Sitta europaea.
Eble la plej tipa pri la apero de nukskapo estas ĝia kapablo rapide decendi arbojn kapsubmete.

Ne temas pri efektiva vizito, ĉar estis ne libervola renkontiĝi. La birdo flugis kontraŭ nia fenestro. Tiu ĉi jaro tio jam ofte okazis. Tri birdetoj mortis. Ofte temas pri junaj birdetoj, kiuj en printempo lernas flugi. Ni jam glutis je la fenestro nigran flugbildon de birdo, sed vane.
Hodiaŭ la nukskapo nur iom kolapsis je nia fenestro kaj falis en la ĝardenon. Poste ni povis kontroli la birdon pro eblaj vundoj. La birdo ŝajne ne suferis tro multe en la akcidento; ĝi agis kvazaŭ iom ŝokita. Ni eĉ povis tuŝi ĝin, kaj provis nutri ĝin. Bonŝance post kelkaj minutoj la birdo forflugis. Ĉu sia nukso-malmola kapo protektis ĝin?

Birdoj nuntempe rapide malaperas ĉar insektoj grandskale formortas. Mi ege ĝojas pri ĉiu birdeto en nia ĝardeno.

Dankon pro via legado kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

Dankon, amiko! Kiel mi povis ne trovi tion? Kia bela birdo tiu Eŭropa sito.
Bonvenon je steemit kaj sukceson al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.18
JST 0.034
BTC 89237.53
ETH 3129.21
USDT 1.00
SBD 2.76