Ĉu la latina estas morta lingvo?

in #esperanto7 years ago (edited)

Jes kaj ne. En neniu lando de la mondo oni parolas surstrate latine. Tamen la intereso pri tiu pasinta lingvo de iam fortega Roma Imperio ankoraŭ hodiaŭ estas tre granda, aparte en Eŭropo. La itala sonas iom simila al la lingvo, sed ne en Italio, en Germanio oni plej ŝatas la latinan.

IMGP5042.JPG

Pli ol triono de mezlernejaj studentoj elektas la latinan kiel sian duan aŭ trian fremdan lingvon. La latina sekvas la anglan kaj la francan al favoro de studentoj en tria loko. La eduka celo estas ĉefe traduki latinajn tekstojn en la germanan, ne paroli la latinan. Tamen studentoj ankaŭ ŝati ludi en antikvaj teatraĵoj aŭ reciti poemojn de Ovido aŭ aliaj.
Kvankam ĉiam denove homoj volas pridiskuti la uzadon de latina-instruadon, la lingvo estas nuntempe tre populara en Germanio. Ankaŭ en la universitatoj tiu tendenco estas sama. Sed krome en Aŭstrio en neniu aliaj eŭropaj landoj oni amas lerni la latinan. Mi pensas, ke estas pro analitika pensmaniero; temas pri bona enkonduko al scienca edukado. Germanuloj emas esti korektaj, ĉu ne?

Ne valoras la argumento, ke oni ja ne bezonas lingvon, kiun neniu parolas.

Dankon pro via atento kaj bonan tagon!

Sort:  

Estas vikipedio en la latina lingvo. Kaj ankaux estas radio de novajxoj en finlando, tute en la latina lingvo. Cxi tie estas la ligilo: http://yle.fi/nuntii

La lernado de la Latina certe ne estas morta, kiel la lernado de High Valyrian, fakte. Ankaŭ en Franciaj lernejoj, la Latina ofte estas studata, sed tio venas pro disponebleco. En la altlernejoj kie mi estis, nur 4 lingvoj estis disponeblaj: la Angla, la Hispana, la Germana kaj la Latina. Certe la lernejanoj interesiĝas pri aliaj lingvoj, kiel la Itala, la Portugala, la Ĉina kaj la Japana, sed ĉar ne estas instruistoj por tiuj lingvoj, ili pigre elektas la Latinan ĉar ili volas studi lingvon.

High Valyrian mi ne konis. Por ellernas ĝin, malmulte da lernado necesus ol por la latina. Mi mem neniam lernis ĝin, sed ĉiam mi ŝatis la malnovajn enskribojn kiel sur la bildo (tombŝtono je nia preĝejo).

La afero facilas: Difinu "morta lingvo" kaj ni rigardu ĉu la latina lingvo estas ene de tiu difino.

Alia eblo, bedauxrinde pli kutima ol dezirinde, estas decidi antaux ke ĝi mortas aux vivas, kaj ŝanĝi la difinon.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 57344.91
ETH 3100.39
USDT 1.00
SBD 2.42