Ĉu la komenco de la fino de Eŭropa Unio?

in #esperanto7 years ago (edited)

La ideo pri unuiĝinta Eŭropo post la Dua Mondmilito ŝajnis tiel promesa kaj senalternativa, ke la estiĝo de Eŭropa Unio en la 1950-a jaroj estis tre salutita. Tiu plejparte ekonomia ligo devus estontece malhelpi militajn konfliktojn. Samtempe per pli granda merkato pliigi la prosperon de siaj civitanoj. EU estu postnacia ŝtata strukturo kiel garantio pri paco.



Sed, kion ni vidas nun estas eble disfalanta unio!

En multaj eŭropaj regionoj ekzistas forta deziro pri apartiĝo kiel en Bavario, Katalunio, Skotlando ktp.
Ĉi-tage la okazaĵoj en Hispanio ege trankviliĝas. La strikta agado de centra registaro koncerne independiĝo de Katalunio kaj la subteno de EU klare montras al ni, kielmaniere kaj nacieme respondas la politikaj gravuloj al tiu afero. EU deklaras, ke sendependa Katalunio devas forlasi la union kaj rezigni Eŭron. Poste ĝi devus peti por nova membreco kiel ekz Kosovo per longa administracia prozeco.
Tia agado de EU koncerne apartiĝon de Katalunio efektive emfazas la graveco de nacia ŝtato. Nur tiaj ŝtatoj ebligas eŭropan unuiĝon. Kial ne ankaŭ aŭtonomiaj regionoj kiel memstaraj membroj povas resti ene de EU? La ideo pri naciismo nun dominas la tutan EU-pensmanieron, anstataŭ pripensi Eŭropan Federacion de malgrandaj regionaj unuoj. Ne temas pri subteno de egoista ambicioj de ekonomie kaj finance fortaj regionoj. Tiuj kompreneble ankaŭ havu siajn financajn devojn al EU. 

Ĉi-kaze temas pri inklino de homoj en aparta regiono, kiuj plej multvoĉe decidis pri sia estonteco.


Foto libera de PIXABAY.  Bonan tagon al vi kaj dankon pro via atento!

Sort:  

Eble ne fino, sed EU estas malbona nun. Mi pensas ke ni povus sxangxi gxin

Mi esperas ke la burokratoj en Bruselo kapablas fari ŝanĝon.

Demando, cxu ili volas.

Mi esperas ke la burokratoj en Bruselo kapablas fari ŝanĝon.

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 61821.21
ETH 3068.39
USDT 1.00
SBD 3.84