Ĉu komputilo estas efektive pli inteligenta ol homo? Ŝajnas jes!

in #esperanto7 years ago (edited)

Usona komputila entrepreno Google DeepMind (Profunda Menso) aperigis novan komputilan programon, kiu povas memstare lerni por fine ludi la konatan pli ol tri mil-jaraĝa kaj ege kompleksan tabloludon GO. 


Foto libera de wikimedia. commons

Sed unue la programo AlphaGo Zero devis ludi kontraŭ si mem. Temas pri lernado per eraroj kaj sukcesoj bazitaj sur neŭrologia reto. Kontraŭe al ĝia antaŭa versio, AlphaGo Zero ne bezonis analizi milionojn da ludoj de efektivaj Go-ludantoj. Sufiĉis por la komenco scio pri ludreguloj. Unue bonŝance elektitaj ludmovoj estis uzataj kaj analizitaj. De tiuj la programo povis disvolvi venontajn movojn. Efektive la tuta aranĝo de AlphaGo Zero estas pli simpla ol tio de la originala versio, ĉar ĝi laboradas nur per unuopa neŭrologia reto anstataŭ du. Kaj tielmaniere ĝi ludis jam centfoje pli bone. Eĉ pli bone ol la GO- mondoĉampiono Ke Jie el Ĉinio. AlphaGo Zero ankaŭ evoluigis novajn strategiojn kaj havis aŭtentajn momentojn de kreemo. Nun la GO- komunumo ege interesiĝas pri sia nova kontraŭulo kaj volas lerni de li.

La tuta afero montras al ni, ke artefarita inteligento ne plu apartenas al ia scienca fikcio aŭ malproksima estonteco. Jam nun la sciencistoj antaŭvidas aplikojn de la programo por la medicina kampo kaj aliaj.

Sort:  

Interesa artikoleto. Mi sxatas legi viajn esperantajn artikolojn.

Dankon mia fidela leganto. Mi mem ankoraŭ ne kapablas ludi GO-n, sed tio estas sur mia farinda-listo. Estas vere mirinda afero, ke tri mil-jaraĝa ludo ankoraŭ hodiaŭ interesas la plej hellajn kapojn, ĉu ne?
Bonan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62094.36
ETH 2436.39
USDT 1.00
SBD 2.50