Tradicia ŝipo en Oksfordo

in #esperanto7 years ago (edited)

Ankoraŭ kelkaj maljunaj ŝipoj ekzistas en Oksfordo. Tiu ĉi estas barĝo, ŝarĝboato, kiu veturis iam sur la rivero Temizo. La ŝipo en la malfrua Viktoriana epoko, fine de la 19-a jarcento estis transformita al klubŝipo por universitata remiloklubo.

En tiu tempo universitataj kolegioj ankoraŭ ne posedis boatodomojn je la rivero. Do remilistoj ŝanĝvestiĝis ie je la riverbordo aŭ en tiu novaj flosantaj domoj. Tamen tio ne estis tre komforta. Ankaŭ oni bezonis iom pli komfortan lokon por sociaj okazoj ĉe remila vetkuro kaj aliaj universitataj aferoj. En 1936 la kolegio_ Christ Church_ estis la unua, kiu anstataŭigis sian barĝon per efektiva boatodomo, kie estis sufiĉe da spaco por la boatoj kaj ankaŭ por aliaj aferoj. Kolegio St Catherine estis la lasta en 1978.

​Ĉu vi ŝatas ekscii pli pri tiu tempo kaj aparte pri la oksforda studenta vivo, vi nepre devas legi:
https://steemit.com/esperanto/@johano/universitata-boata-konkurado

​Nuntempe la barĝo servas kiel privata hejmo. proksime de la ponto _Donnington Bridge. _Se vi bonŝancas vi povas viziti ĝin je la tielnomata Malfermita Tago unufoje jare.

Poŝtkarto de Oksfordo je komenco de 20-a jarcento

                            Dankon pro via atento. Agrablan tagon!

Sort:  

Stranga sxipo kun interesa historio.

Unu domo sur akvo :-) el Vroclavo

4126287.jpg

Ege moderna afero. Nun mi memoras, ke Vroclavo kuŝas je la rivero Odra. Kiel junulo mi aŭtohaltigante veturis tra la urbo.

Congratulations @johano! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

Award for the number of comments

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Tio mojosas! Mi ŝatas kiam transportiloj estas reuzataj, kaj ne simple detruataj. Mi scias ke ekzistas hotelo, kiu fakte estas transformita aviadilo!

Jes bona ideo. Loĝi sur tiu boato estas aparte agrabla afero, ĉar vi estas ĉirkaŭata de naturo meze de urbo.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63039.96
ETH 2549.01
USDT 1.00
SBD 2.78