The man who planted trees/ La homo kiu kreskigis arbojn

in #esperanto7 years ago (edited)

This is a true story abut an exceptional, genuine and a compassionate person who surrendered his life to Mother Earth. Jadav Payeng single-handedly created a thriving 550 hectare forest from a 'barren' sandbar in the middle of the river Brahmaputra/India. Written in the international language Esperanto.
----------------------------------------------------------------------------------------------------

La franca aŭtoro Jean Giono (1895-1970) verkis en la jaro 1953 la fikcian rakonton “La homo, kiu plantis arbojn” pri ŝafisto kaj lia rimarkinda agado en la regiono Drome, suda Francio. 

Iam tiu ŝafisto iras paŝtigi siajn ŝafojn en tre kalva kaj de homoj preskaŭ forlasita regiono, li enterigas kverkosemojn, kiujn li ĉiam portas en siaj poŝoj. Li rekonis, ke en tiu mortanta pejzaĝo mankas arboj kaj simple decidis agadi, verdigi ĝin. Kaj efektive post multdekaj  jaroj la pejzaĝo estas klarvideble ŝanĝita; abundas bela arbaro, ĉiu  speco de sovaĝaj bestoj; freŝaj riveretoj gaje fluas, kaj eĉ en la forlasitaj vilaĝetoj denove loĝas homoj. Ankoraŭ vivas la ŝafisto, sed nun li sekvas alian profesion. Li prizorgas abelojn, sed ankoraŭ daŭre kreskigas iom obstine diversajn arbojn, kvazaŭ plenumi la taskon de Dio.

Bela rakonto pri ege dediĉita kaj sindona homo kun positiva kaj instiga fino, kiu eldoniĝis ĝis hodiaŭ en multaj landoj.


                                                                      


Nu, ofte en la vivo pritraktita afero de verkisto iam efektiviĝas. Kial ne povus ie ajn en la reala mondo sola homo planti tutan arbaron?

Ĉe la franca filmfestivalo en Cannes (2014) filmdokumentaĵo de William McMaster ricevis premion por la plej bona dokumentaĵo specialteme, kiu traktas ĝuste tiun temon. En “La Arbara Homo” la heroo, la barata malgrandskala kamparano Jadav Payeng, estas reala persono. Ekde 1979 li sole kreskigis arbaron (jam 550 hektaroj) sur sablobenko de la plej granda insulo de la riverego Bramaputro. Ankaŭ li ne plu povis elteni la staton de la detruita pejzaĝo kaj devis agadi.
Li nepre volis plibonigi la lokan medion, nome ĉesigi la pluan erozion de nudaj sablobenkoj, kaj per tio ankaŭ samtempe kontribui ion kontraŭ la tutmonda Klimata Ŝanĝo.
 

Post pli ol 30 jaroj la antaŭe malfekunda grundo estas transformita al vasta arbaro kun densa pluvabara verdaĵo, en kiu sovaĝaj bestoj abundas.  Somere grego de elefantoj restas en ĝi, tigroj kaj rinoceroj denove vivas tie. Vulturoj flugas super la arbaro.
Por vizitantoj la regiono ŝajnas paradiza. Jadav Payeng tamen iam diris,  ke li intencas planti arbojn kaj prizorgi ilin ĝis sia lasta spirtiro. Kaj kompreneble ĉiam li volas kontraŭstari minacatan detruon de la arbaro flanke de ĉasistoj kaj ligna industrio. Do ĉiutage li iradas kun sia plantbastono en la arbaron plenumante sian taskon kiel jam faris tion la heroo de la franca fikcia rakonto. Kaj donas tiumaniere al ni veran ekzemplon, kion unusola homo povas atingi. 

         Chapeau, chapeau Jadev!

                                                          


 

Bildoj: 1. Artaĵo de Harry Brockway de la libro "The Man Who Planted Trees" 1995/Harvill Press London, 2. Libera foto de Wikimedia Commons

Dankon pro legi mian kontribuon. Kiam plaĉas ĝin al vi bonvolu voti... Bonan tagon !


 

Sort:  

I love planting trees and watching them grow... Pocket Change

Yes it is a satisfying occupation.

Thank you, johano - I can understand a few words of your story, only, so I will translate it through Google.

You can google directly the heroo of the story Jadav Payeng. Have a nice day!

Thank you, Johano. I still need to translate, especially your response to my ESL post.

You are very thoughtful. Thank you!

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.029
BTC 58981.94
ETH 3097.70
USDT 1.00
SBD 2.38