The man behind the counter/ La homo malantaŭ la vendejotablo

in #esperanto7 years ago (edited)

This post is about a man from next door, more precisely the owner of my favorite Fish & Chips Shop Kazim Hakimi who became recently a local star. Today he speaks at the Museum of Modern Art in Oxford about his beautiful photographic portraits taken behind his shop in a spare minute...

Kazim Hakimi mi konas de kelkaj jaroj. Ne tro ofte, tamen de tempo al tempo mi iras al la Fish & Chips, vendejo por la tipa brita manĝaĵo fiŝo kaj ĉipsoj, aĉetante iom de li. Estas lia vendejo. Ĝi troviĝas en la ege okupita strato Iffley Road en orienta Oksfordo. Ne estas tre granda, ĝuste suffiĉe por prepari manĝon kaj stoki kelkajn aferojn. Ekzistas iom da spaco por la  klientaro, koloraj afiĉoj belas la murojn.


Kazim estas la plej agrabla vendisto, kiun mi konas en la kvartalo. Ĉiam li demandas siajn aĉetantojn pri ilia bonstato  kaj familio; li volonte instigas konversacion, kaj kompreneble servas per rapideco kaj kvalito - kaj tio ekde preskaŭ 30 jaroj. Li devenas originale el Irano.

De iu amiko mi eksciis, ke li ankaŭ estas bona fotisto, kiu je bonŝanco fotadas siajn aĉetantojn.

Li ne bezonas multe da tempo por fari tion. Kazim ja nur momente povas interrompi sian laboron. Li kondukas klientojn malantaŭ la domo kaj starigas ilin antaŭ hela muro. Jen la studio. Kazim kutime nur faras unu aŭ du fotojn. Jam inter 300 kaj 400 bildoj tielmaniere estiĝis. Do bona kolekto de la kvartala loĝantaro. Multaj de personoj mi jam konas. Mi ŝatas la altan kvaliton de la fotoj. Kompreneble li usas bonan Nikon-kameraon, tamen la bildo estiĝas ja unue en la kapo de fotisto. La fotitaj homoj aperas belaj kaj indaj. Konata diraĵo tekstas jene: 

 La beleco estas en la okulo de la rigardanto .

Pasintan monaton liaj majstraj portretoj estis ekspoziciataj samtempe je du diversaj lokoj; en Museo de Moderna Arto kaj en galerio de Old Firestation. Ambaŭ en la urba centro. Kaj ĵus hodiaŭ li parolos pri sia arto en la museo.

Plaĉas al mi, ke tiu nekutima fiŝo & ĉipsoj-komercisto, kaj agrabla homo nun povas montri siajn rimarkindajn fotojn publike. Ili tre bele malkaŝas nian urbon, kiu estas tre malsama al la bildo de Oxfordo konata al la ekstera mondo, nome multetna kaj diversa. 

                                             

Jen la rekta ligilo al lia ekspozicio: https://www.modernartoxford.org.uk/event/kazem-hakimi-portraits-chip-shop/

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur mia propra artikolo publikigita je Blogger.com


                             


       Dankon pro legado kaj bonan tagon al ĉiuj legantoj de mia blogo !

Sort:  

Certe Fish & Chips tipa kaj populara brita mangxajxo.
Cxu vi logxas en Oksfordo?

Jes ankoraŭ, sed en somero mi translokiĝas al suda Germanio. Vi povas vidi, ŝajne la tuto mondo estas en stato moviĝema, maltrankvila...

@nenio ĉu vi konas la komputilan sistemon 'tajpi' por uzi ĉ,ĥ,ĝ.ĵ -literojn?
Jen: http://www.zz9pza.net/tajpi/en/

Saluton Johano, mi tre ĝuis legi vian artikolon kaj tre plaĉis al mi, legi pri sukcesa ŝatata samlanda fotisto kiu sukcesis je sia bela laboro :) dankegon pro konigi ĝin esperante.

Dankon pro via komento. Ambaŭ ekspozicioj vere faris lin konatulon en la urbo.
Kaj vi? Ĉu vi fartas bone? Mi jam pensis, ke mi restis ĉi tie kiel la lasta esperantisto. Plaĉus al mi, se aliaj verkus Esperante.

Saluton Salomono, Hieraŭ mi vizitis Kazem en sia vendejeto kaj parolis ankaŭ pri steemit kaj mia artikolo. Kaj pri vi, kiel unu komentanto. Plaĉis al li kaj li diris, ke mi sendu al vi sian amon ! Nu tion mi faris.
Bonan tagon.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 63706.48
ETH 2637.61
USDT 1.00
SBD 2.83