The First Artificial Language/ La unua artefarita lingvo

in #esperanto6 years ago (edited)

The desire to make your own language probably goes back to ancient times. In children a tendency to create a made-up or secret language is quite common. The first proved artificial language we know about is Lingua Ignota, recorded by the german Benedictin abbess Hildegard of Bingen in the 12th century. (Eo)


picture: commons.wikimedia.org/wiki/File:Hildegard_von_bingen_-_litterae_ignotae.jpg

La deziron mem krei apartan lingvon havis homoj jam tre longe, probable ekde praaĝa tempo. Ŝajnas esti kreema instinkto, kiu ankoraŭ videblas en infanoj. Ili ŝatas inventi sian sekretan lingvon, sensencan, aŭ kompreneblan nur al ili mem aŭ iliaj plej proksimaj amikoj.
Ni ne konas la plej maljunan konstruitan lingvon (angl. conlang) de la mondo, sed en la eŭropa kunteksto ni havas Lingvo Ignota (lingvo nekonata). Tiu lingvo el la 12-a jarcento estas konsiderita kiel la plej maljuna artefarita lingvo. Ĝi estas kreita de la germana benediktina abatino Hildegard von Bingen. Hildegard estis elstara mezepoka virino, kiu famiĝis ankaŭ pro sia lerteco kiel komponisto, filozofo, scienculo kaj pro siaj antaŭvideblaj, muzikemaj kaj poetemaj kapabloj. Efektive ŝi estis mistikulo.


Picture:upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/b/ba/Hildegard_von_Bingen.jpg

Ŝi mem priskribis la lingvon en la verkaĵo: Lingua Ignota per simplicem homienem Hildegardem prolata (lat.). Ĝi ekzistas en du mezepokaj manuskriptoj, enhavante iom pli ol mil vortojn. Hildegard von Bingen kreis apartan alfabeton. La vortoj, plejparte substantivoj, estas eksplikitaj en la latina kaj kelkaj en la germana. La originalaj vortoj similas iom al la germana, latina, antikva greka, hebrea kaj pseŭdo-hebrea. Kaj multaj vortoj ŝajne estas tute inventitaj de la monaĥino.
Sed kiel oni povas fari tutan tekston plejparte per substantivoj? Ni nur povas diveni. Ekzistas nur du frazoj en la Lingua Ignota, en kiuj estas uzataj plejparte latinaj vortoj.

O orzchis Ecclesia, armis divinis praecincta, et hyacinto ornata, tu es caldemia stigmatum loifolum et urbs scienciarum. O, o tu es etiam crizanta in alto sono, et es chorzta gemma.

(Eksterordinara Eklezio, zonita per armiloj kaj ornamita de hiacinto, vi estas la odoro de la vundoj de nacioj / la urbo de sciencoj. Ho, kaj vi estas benita / inter nobla sono, kaj vi estas ekbrila gemo.)

En 2007 estis eldonita libro de Sarah Higley: Hildegard of Bingen's Unkown Language. La usona lingvistika profesoro kaj mem lingvokreanto ofertas anglan tradukon, krom multaj pluaj fakaj informoj pri la kodekso. Ĝi estas redaktita surbaze de du manuskriptoj en preskaŭ kompletaj versioj. Ĉi tiu listo de vortoj - komencante kun Dio, Aigonz, kaj daŭrigante per homo, partoj de la korpo, haŭtaj malordoj, oficejoj de preĝejo, kaj partoj de la natura mondo, alvenante fine al la arboj, kuracaj plantoj kaj flugantaj bestoj- estas tre valora studobjekto.

Ĉu tiu lingvo estis intence farita kiel universala lingvo, kompareble al Volapuk, Esperanto aŭ Ido? Verŝajne ne. La lingvo, kiun ŝi ricevis kiel dian donacon, estas tre persona afero de Hildegard von Bingen, same kiel ŝia "malkonata muziko". Tamen montriĝas, ke lingvofarado ne estas tute malkutima afero en la historio kaj ĝi estas pruvo de kreemo kaj lingva komprenado.

Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!



Sort:  

Mi ŝatis la artikolon, mi ne sciis pri tiu lingvo. La historio de la artfaritaj lingvoj estas interesega kaj studinda temo. Leibniz kreis la Universala Lingvo, mi konsolideras ke ĝi estas la unua "serioza" projekto de artfarita lingvo.

Dankon pro via komento. Jes vere estas interesa temo, kiu ankoraŭ ne finiĝis. Volonte mi ekscius kiel la mondo aspektas en mil jaroj koncerne la lingvojn parolatajn.

Certe neniu scias. Sed mi konsideras ke en la estonteco, malmultaj lingvoj estos parolanta. Vidu, la kvanto de lingvoj kiujn malaperis dum la lastaj 50 jaroj.

Jes, vi probable pravas. Bonan nokton, miaj okuloj...

Learning Esperanto is on my "list." I love that language.

Saluton amiko! Love and curiosity is the first step, endurance brings success.

Oral and written - different things. Written appeared much later. I wonder how exactly the ancient people ever thought up names for subjects. Why an apple is an apple for example )

Who knows? I guess in the beginning were only random sounds. A bit we can see how words are made by children. All the first words, like mama are quite similar around the world. Why? Perhaps because of our special emotion connected with it and the physical conditions of our vocal cords.

May be.
Indeed, such words are in different languages, but this is reciprocity.
But, for example, cats. In different countries, cats cause different sounds. Russians have kis-kis in transcription )

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.032
BTC 63042.11
ETH 3047.49
USDT 1.00
SBD 3.91