Tago de blinduloj

in #esperanto6 years ago (edited)

Ĉu vi jam konas la senton de ĝeno, kiam vi denove serĉas vian okulvitron, ĉar vi nepre bezonas ĝin por legi iun malgrandan tekston. Sed vi ja eble apartenas al la feliĉuloj, kiuj nur laŭaĝe malrapide perdas la vidokapablojn. Nu, pensu pri ĉiuj homoj, kiuj de frua aĝo tute ne aŭ nur tre malbone povas vidi. Kia malavantaĝo!

Ĉiujare en Germanio okazas tielnomata Sehbehindertentag, aparta tago koncerne handikapitajn homojn kaj iliajn malbonajn vidokondiĉojn aŭ blindecon.
En 1998, la germana Asocio por Blinda kaj Vida Disvastigo (DBSV) lanĉis la tagon por konsciigi la bezonojn de pli ol unu miliono vido-handikapituloj en Germanio. Ĉie okazas hodiaŭ apartaj okazaĵoj, radio- kaj televidaj programeroj fokusas je tiu afero.

Ho mi estas tre dankema hodiaŭ, ne nur pro via vizito kaj voto, sed aparte pro tio, ke mi povas legi ĉion je steemit per miaj propraj okuloj, sciante ke tio ja ne estas memkomprenebla afero.
Bonan tagon al vi!

Sort:  

Nice photo! Are you talking about blindness and steemit community?!

In Germany once a year they have a special day to raise public awareness of people who can't see properly or not at all. Some of Steemit's bots try similar things (content blindness...)
Thanks for reading and voting again @kaminchan.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 62964.22
ETH 2595.61
USDT 1.00
SBD 2.74