Supozeble la plej maljunaj flutoj tutmonde

in #esperanto6 years ago (edited)

Ekde komenco de la homa evoluo ni probable emis esprimi nin ankaŭ muzike. Niaj prauloj permane klapis ritmojn, perbuŝe faris sonojn kaj fine melodiojn. Ne bezonis longe kaj estiĝis la unuaj instrumentoj. Tian procezon ankaŭ nuntempe oni povas studi ĉe triboj en diversaj lokoj de la mondo, kiuj vivas sur tre frua evolunivelo ol ni.

Se vi volas ĝuste ekscii, kiel aspektas la unuajn instrumentojn, venu al Ŝvabio, suda Germanio. Tie en la pravalo de rivero Danubo en la Ŝvabia montaro troviĝas kelkaj kavernoj, en kiuj estis malkovritaj la plej maljunaj homaj artefaktoj tutmonde. Ili estas deklaritaj kiel Unesko-Mondheredaĵo.


Antaŭ ĉirkaŭ 40 mil jaroj al la Neandertalaj Homoj jam tie loĝantaj alvenis la Homo Sapiens verŝajne marŝante norden sekvante la fluon de la praa Danubo. Estis la fino de Glacia Tempo. Eŭropo ankoraŭ plejparte estis kovrita per dikaj tavoloj de glacio. Sed inter la skandinavia glaciŝildo kaj de glacio de Alpoj ekzistis vasta areo de ne glaciita lando. Plejparte ĝi konsistis el tundro-simila pejzaĝo, en kiu tiam vivis la sovaĝa ĉevalo, stepa bizono, boaco, fela rinocero, vulpo kaj multaj malgrandaj bestoj. Ne forgesu la tre imponan mamuton! Do, ne mankis nutraĵo por la unuajn homojn. Ili ankaŭ aldone kolektis herbojn kaj fiŝis… kaj – ĉar la homo ne sole vivas de manĝaĵo- niaj prauloj kreis artefaktojn, kiuj ne nur konfirmas ilian sopiron al nemateria mondo, sed ankaŭ pruvas kiom ili kapablis efektive kaj avancite konstrui apartajn aĵojn, kiel figuretojn, juvelojn aŭ muzikajn instrumentojn.

La plej fama artaĵo estas la tielnomata Venus de Hohle Fels, figureto preskaŭ sep centimetro alta, farita el mamuta eburo. Ĝi estas taksita 40 mil jaraĝa. En tiu paleolita ĉirkaŭo la homoj ankaŭ kreis instrumentojn. Imagu grupon de uloj en kaverno sidante ĉirkaŭ la fajro. Kelkaj de ili babilemaj, kelkaj farante aĵojn por ĉiutaga uzado, aliaj kantante aŭ muzikante pro pleŝuro aŭ iu ĥamista agado.

Hohle Fels

En la Ach- Valo, ne far de la urbeto Blaubeuren, troviĝas la konata kaverno Hohle Fels. Ĉi tie Arkeologifakuloj en la jaro 2008 malkovris la plej tutplenan fluton, farita el vultura (Gyps fulvus)- osto, kaj diversaj flutopecoj el mamuta eburo. La fluto estis kunmetitaj el 12 fragmentoj kaj preskaŭ 22 cm longa. Ĝi havas kvar lud-truoj kaj unu, kiu estas rompita. La blovtruko estas forkita kaj klinita. La truoj estas precize elskrapitaj por plibonigo de la blovsono de la instrumento. Apud la truoj troviĝas malgrandaj noĉ-linioj. Ĉu por plibeligo?

Geissenkloesterle

Ĉi tie arkeologoj en 1995 elfosis tri flutojn. Du estis faritaj el birdo-osto kaj la tria el eburo. La plej bona ekzemplo konsistas el cigno-osto. Ĝi havas tri lud-truoj kaj estas 12,7 cm longa. Eksperiment-arkeologoj pruvis, ke tia instrumento povus farita per akra ŝtona ilo dum nur unu horo. La sono de tia fluto estas sufiĉe alta.

La ebura fluto bezonis pli da horoj por farado. Ĝi estas 18,7 cm longa. Ĉi-kaze peco de eburo estis fendita kaj poste la interna materialo forigita.

Tiam ambaŭ partoj estis remetitaj. Tio ja bezonis ĝustan laboron, ĉar nenieloke eskapu blovaero. Do verŝajne gluo kiel ekz arba gudro aŭ vakso estis uzita por tio. Laŭ la glua rando troviĝas multaj etaj linioj, kiuj eble estis farita por ĝusta alĝustigo  de du partoj. Por konstrui tia fluto proksime cent horojn. Per fluto tiel granda oni povis fari pli malaltajn sonojn.

Egde kelkaj jaroj ŝatantoj de prakulturo regule renkontiĝas por kune fari muzikon per kopiitaj ŝtonaĝaj instrumentoj, ĝuste en la kaverno Hohle Fels, kiu servas kiel koncerthalo, sed kun efektiva fajro kaj praaĝa voĉoj kaj sonoj.


                   Dankon pro via atento kaj bonan tagon!

Sort:  

Very important find! A cave near the Danube area with old musical instrument! But how old was this cave?

The caves I am talking about might be more than 100 000 years old but the artefacts from the earliest Homo Sapiens are from about 43 000 years ago. Today you can visit those caves, which are surounded by beautiful protected forests.

Please give the location of the cave, Just in case I could find my magic carpet and travel there to have a look!

Have a good weekend!

Ha, ha, there a couple of caves here, which are declared as World Heritage because of the findings. It is in South of Germany next to the town Blaubeuren. Enjoy your Weekend too!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 61940.19
ETH 2433.78
USDT 1.00
SBD 2.50