Solvo de la Problemo de Lingvo Internacia

in #esperanto7 years ago (edited)

Ĵus mi retrovis malgrandan libreton kun la titolo Solvo de la problemo de lingvo internacia.
Temas  pri teksto verkita de anonima aŭtoro, proponita unuan fojon en la jaro 1900 je la kongreso de Franca Asocio pri Progreso kaj Scienco en Parizo.  Poste tiu teksto aperis ankaŭ en la konata Fundamenta Krestomatio de  Zamenhof.

Estas rimarkinda teksto ĉar ĝi montras la klopodon de homoj, kiuj antaŭ pli ol cent jaroj klopodis antaŭenigi la ideon pri internacia lingvo. La aŭtoro skribas en la komenco koncerne demandon pri la neceso de internacia lingvo: Tiu ĉi demando per sia naiveco  elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj  ekridis pri la demando “ĉu poŝto estas bezonata?”
Nu, en la komenco de 21-a  jarcento tia demando ŝajne estas respondita. La angla transprenis la funkcion de internacia lingvo. Kiam la nekonata aŭtoro pripensis la aferon la franca iom faris tion. 

Nuntempe ni jam alkutimis al la termino tutmondiĝo (angl. Globalization). Sed tiam tio estis nova, progresa ideo. Oni povis esti rigardita kiel malpatrioto. La aŭtoro supozas, ke iam okazos kunfrandiĝo de ĉiuj homoj al unusola popolo. Li distingas inter internacia lingvo kaj mondlingvo. La unua estu helpa pontolingvo por transnacia komunikado kaj la alia estos rezulto de natura evoluo de la homa komunumo. Laŭ li, nacioj kaj lingvoj intermiksiĝos kaj similiĝos.  Aliflanke la aŭtoro emfazas, ke internacia lingvo ne interrompos kun naciaj lingvoj, kaj eĉ ebligos iliajn postvivojn. 

Li  ankaŭ parolas pri la kontraŭuloj de tiu ideo kaj pri ilia timo, ke iun tagon unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj estos elektita por ke ĝi servu kiel internacia lingvo. Tiam, nome, ĝi subpremus la aliajn lingvojn. Ankaŭ tiu argumento nuntempe preskaŭ ne plu aŭdeblas. Plie li vaste parolas pri tri kandidatoj, kiuj servas kiel internacia lingvo, la latina, iu nacia lingvo kaj nove konstruota lingvo.
Konklude li diras: 

1. La enkonduko de internacia lingvo alportus al la homaro grandegan utilon.
2. La enkonduko de internacia lingvo estas tute ebla.
3. La enkonduko de internacia lingvo pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn rutinistoj batalos kontraŭ tio ĉi.
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta.
5.  Kiel internacia neniam estos elektita ia alia krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita en ĝia nuna formo aŭ en ĝi   estos poste faritaj iaj ŝanĝoj. 

Nu, tio forte sonas kiel vortoj de profeto. Kvankam mi pensas, ke ni ne povas remarŝi en la evoluo koncerne la anglan (iom modifita) kiel internacia lingvo, mi ankaŭ povas imagi, ke la mondo pro iu ajn kialoj povus tute ŝanĝiĝi kaj lia kvina punkto efektivĝus.

Kiaj estas viaj pensoj pri tiu afero? Dankon pro legado kaj agrablan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62800.25
ETH 2449.72
USDT 1.00
SBD 2.57