Sort:  

Alian? kompare al kio? ĝi estas simple interfaco al ĉio esperanta en Steemit, do nenio vere ŝanĝiĝas por vi. ĝi simple estas pli bona ilo por montri al aliaj kiel aspektas la Esperanto-komunumo ĉi tie.

Dankon, mi preskaŭ komprenas nenion pri interfaco ktp. Sed mi lernu!

la afero kiun multaj homoj ne komprenas pri Steem kaj Steemit estas ke Steem estas blokĉeno kaj steemit.com nur unu el la multaj eblaj interfacoj. chainbb estas alia interfaco. busy.org estas alia interfaco. la datumoj ne estas en iu servilo de steemit.com, sed en blokĉeno, kiu funkcias en multaj malsamaj komputiloj kaj ekz. esteem, kiu ŝajne baldaŭ ankaŭ estos havebla por instali en via komputilo. tiel do eĉ se iu blokas steemit.com ktp, la enhavo restas alirebla, kun plena eblo afiŝi, pagi ktp, kaj ĉiuj povas fari siajn proprajn aferojn kiuj funkcias pere de la Steem-blokĉeno, kiel ekzemple d.tube kaj dsound.audio.

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 64513.75
ETH 3146.11
USDT 1.00
SBD 3.95