Ni ĉiuj estas migrantoj !

in #esperanto7 years ago (edited)

Novaĵo pri ekspozicio de Neanderthal Museum (Muzeo pri praaĝo) en Mettmann, Germanio wekis mian intereson. Ĝi nomiĝas: Du milionoj da jaroj migrado. Kial mia atento? Ĉar mi mem ĵus estas survoje kun mia familio hejmen al Germanio. Ni ĵus troviĝas inter multaj pakaĵoj, kaj diversaj aferoj ankoraŭ ne estas sufiĉe organizitaj. Forlasi karajn amikojn kaj kutimojn ne estas tiel facila tasko. 

La ekspozicia konkludo tekstas jene: Ni ĉiuj estas migrantoj!


Eble tia aserto estas iom aŭdaca en nuntempa Germanio, ĉar tie migrantoj certe estas ĉiam la aliaj; la malkonataj, la fremduloj kun malsama vizaĝo, kiuj nepre estu konsiderataj per suspekto. La tiel nomata oficiala Bonvenokulturo de stata ĉefo Angela Merkel kaj la praktika efektiveco de ĝi polarizadas la tutan landon. Kaj tiu temo estas politike sufiĉe faste ekspluata en la nuntempa balota kampanio de ĉiuj partioj. Eble Merkel intuitive agis, ĉar ŝi komprenis, ke Ĝermanio bezonas enmigrintojn, kiuj subteni loĝantaron kun malpliiĝanta fekundeco.

Jam antaŭ 7500 jaroj alvenis en Meza Eŭropo amasoj da homoj el la Meza Oriento. Ili miksiĝis genetike kaj kulture kun la hejma loĝantaro. De ili ni ricevis nian scion pri agrikulturo, brutado, domkonstruado kaj ankaŭ pri metala prilaborado.

Do, nenio vere nova sub la ĉielo, ĉu ne? Kaj ni ne forgesu, ke plejmulte da migrantoj antaŭ miloj da jaroj aŭ nuntempe ne ekmarŝis pro pura plezuro, male la cirkonstancoj igis ilin migrantoj. Migrado estas nehaltebla. Sed la kaŭzoj, kiel ekz la bombado de urboj en Sirio !

La speciala ekspozicio Du milionoj da jaroj migrado estos malfermita ĝis novembro 5, 2017 en Mettmann proksime de la urbo Düsseldorf.


                    

Foto estas libera de Pixabay. Dankon pro via atento. Bonan tagon.

Sort:  

UPVOTED. very good. I would be happy if you like to follow me and give your opinion about my posts. Thanks :D

Dankon kaj bonan tagon @namct !

La plej multo de la lingvo parolanta en Euxropo alpartenas al la indo-euxropea familio. Laux multaj studoj, tiuj lingvoj devanas de popolo kiu origine logxis en Anatolio.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 63064.93
ETH 2468.39
USDT 1.00
SBD 2.55