Mirinda Kreaĵo

in #esperanto7 years ago (edited)

Vintro estas tempo de malvarmo kaj mallumo. La naturo iom ŝajnas morta, sed kiam ni rigardas pli ĝuste al ĝi, ni malkovras, ke ĉie kreskas ion. Arboj aŭtune perdis sian foliaĵon, tamen je la fino de la branĉetoj jam prepariĝas burĝonoj por la printempo. Kaj malmultaj plantoj sur la arbara grundo eĉ jam floras.

Unu el ili estas Helleborus foetidus. La nomo estas latindevena kaj la dua vorto, kiu specifikas la planton, signifas, fetora, do odoraĉa Helebora planto. Tiu sovaĝa planto disvastiĝas en Suda kaj Centra Eŭropo, sed nuntempe estas ankaŭ ŝatata en kultivita formo por la ĝardeno.

Vidante la planteton en la neĝo, oni emas pensi, ho ve kia kompatinda kraĵo. Ne bezonas zorgi pri ĝi, ĉar Heleboro estas bone adaptita al la vintra kondiĉoj. Ĝi floras kutime inter januaro ĝis komenco de marto. La planto havas apartan trajton, nome ĝi povas en ŝanĝi la temperaturo ene de la floretoj, Proksime 6 gradoj Celsio pli alta ol la en la ĉirkaŭo. Do, per tio Heleboro altiras la unuajn abelojn kaj aparte burdojn, por ke ili ebligas sian polenadon. Ĝi nome estas ne mempolenadulo kaj bezonas la insektojn, kiu alportas la polenojn al aliaj plantoj.

 

Alia interesa afero estas, kielmaniere poste la semoj ankaŭ ŝanĝas la lokon. Kiam ili elfalas el la florkapsuloj formiloj trovas ilin kaj forprenas ilin. Je semoj troviĝas granda, hela apendo, la tiel nomata Elaiosome, kiu enhavas apartajn aĵojn, kiel glukozon, fruktosezon, grasojn kaj vitaminon C, farante ilin valorega manĝaĵo. La formikoj kolektas la semojn, transportas ilin ie al la konstrua loko, disigas la semojn de la Elaiosomo kaj forigas la semojn de la konstruaĵo. Tie ili povas ĝermi kaj estiĝi novaj plantoj. La mirinda cirklo de la naturo fermis.

                       

Bildo libera de Wikimedia Commons: Choix de plantes de l'Europe centrale 


Dankon pro via atento kaj bonan tagon!


Sort:  

I like your post.
thanks for sharing @johano

Very good post with botanical information!
I am guessing about this plant; it is good for making jam in the spring! The flowers could also be fermented!!

Cheers

Thanks @kaminchan. It never crossed my mind that you could make jam out of this plant and never heard of someone doing so. The amazing thing about this plant is the fact that it in the flowers produces 6 degree C higher temperature than in the surrounding to attract bees and so on.

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.17
JST 0.029
BTC 69662.98
ETH 2511.89
USDT 1.00
SBD 2.56