Malvegetara tento

in #esperanto6 months ago

La vegetarana vojo de M.Gandhi

M.Gandhi ja ne nur estas konata pro lia senperforta klopodo liberigi sian landon de la brita koloniismo, sed ankaŭ pro lia fastemo kaj vegetara vivstilo. Gandhi naskiĝis en tre tradicia vaiŝnava familio en barata Gujaratlando. Tie ankaŭ ekzistis la Jainismo, religio ties agadoj kontraŭ viandmanĝado estis ĉie videblaj. Liaj gepatroj tre atentis pri religia oberservado kaj vegetara nutrado de la familio.

Kiam la knabo eniris la altlernejon li estis tiurilate temptita. Ĉar de frua aĝo li estis tre sinĝena, Gandhi ne havis multe da amikoj. Tiutempe li amikigis junulon, efektive amiko de lia pli aĝa frato. Kvankam la familianoj de Gandhi avertis lin pro tiu konatulo, Gandhi ne volis lasi lin, li pensis, ke eble sia pozitiva influo povus plibonigi la novan amikon. Iam tiu amiko informis Gandhi, ke multaj hinduaj instruistoj manĝas viandon kaj eĉ trinkas alkoholaĵojn, same kiel multaj lernantoj de la lernejo. Gandhi tre bedaŭris tian agadon, sed kiam li eksciis la kialon por tio, li repripensis sian tutan vegetaranan aferon. La argumento estis, ke la britoj regas la baratojn, ĉar ili ja manĝas viandon. La amiko mem estis tre atleta kaj forta junulo. "Manĝu viandon kaj vidu, kiel vi fortiĝos", li diris. Jam la frato de Gandhi ne plu estis vegetarano kaj same argumentadis. Post multaj diskutoj do la knabo ŝajnis preta rezigni pri sia konvinko rilate al viandmanĝado. Eble tio ankaŭ povus helpi forigi sian timemon, ĉu pro malhelo, serpentoj aŭ ŝtelistoj.

Tamen li troviĝis en interna konflikto; unuflanke li volis venki la britojn kaj aliaflanke li nepre volis obei al siaj amataj gepatroj. Finfine, kune kun sia amiko, Gandhi manĝis iom da viando kun bakita pano. Ambaŭ ne plaĉis al li. La viando ŝajnis leda, kaj li vomis. Nokte li sonĝis, ke ploranta kapro vivas en sia korpo. Lia subkonscio ne akzeptis lian sekretan agadon. Tamen li ne volis malkuraĝiĝi. Lia amiko aranĝis diversajn manierojn prepari la viandon, do ornami, spici aŭ kaŝi ĝin. Tio helpis; Gandhi ne plu pensis pri la bedaŭrinda kapro, kaj eĉ ekgustumis la spicojn viandajn. Nun ili eĉ manĝadis en restoracio. Dum unu jaro 5-6 foje ili faris tion. Kiam Gandhi manĝis viandon li ne plu povis manĝi tiun tagon hejme kun sia familio. Li tiam falsparolis al sia patrino kaj tiu agado sentigis lin grave vundita. Falsaĵoj kaj la fakto, ke li estas mensoganto kaj viandmanĝanto estus fulmofrapo por la amataj gepatroj, li konsciis. Tiel li komprenis, kvankam viandmanĝado necesas pro la venko de britoj, li ne plu povas manĝi viandon dum la vivotempo de siaj gepatroj. Poste tio estus alia afero. Gandhi do alparolis sian amikon pro tio kaj poste ne plu manĝis viandon, efektive neniam plu en sia vivo Gandhi faris tion.


Sed post tiu okazaĵo, kiam li jam estis studento en malvarma Anglujo, en fremda lando kun tutaliaj manĝkutimoj li ofte estis defiita kiel vegetarano. Ĉar Gandhi ankaŭ ne manĝis fiŝon, ovojn aŭ laktajn produktojn ne estis facile por li subteni sin dum tiu tri jaroj en Anglujo (nur jarojn poste li komprenis kaj promotis la uzadon de sojo por vegetaranoj.) Poste li komprenis, ke havante moralan bazon pli taŭgas ol esti vegetarano nur koncernitaj pri la propra sano aŭ korpa aspekto. Ĝuste pri tio Gandhi donis paroladon antaŭ la Brita Vegetarana Socio ĉe sia vizito en 1931. Intertempe el senkonscia tradicia vegeterano estiĝis plenkonscia vegetarano, kiu ne nur praktike agis tiel, sed ankaŭ sufiĉe science studis tiun aferon.