La unua lerneja tago

in #esperanto7 years ago (edited)

Por ĉiuj infanoj tutmone la unua tago en la lernejo ĉiam estas ege ekcita. Ja komenciĝas nova vivosekcio. La vivo estiĝas pli serioza, novaj kamaradoj aperas kaj instruistoj atendas, ke oni efektive lernas. Tio kompreneble havas signifon kaj devas esti festita. 

En Germanio ni havas apartan kutimon, kiu bone manifestas sin en la tielnomata Schultüte (lernea dolĉaĵosako), kiu estas donita al la novlernanto je la unua tago en la lernejo (post la somero). En la lernejo la infanoj akompanataj de gepatroj kaj parencoj estas salutataj de instruisto, la nova klasĉambro kaj la lernejo estas montritaj kaj aparta programo okazas tiutage. Post la lerneja atendo la familio kutime renkontiĝas hejme aŭ en restoracio por festi la specialan okazon.

La lerneja dolĉaĵosako estas tipa germana kutimo, kiu ekestis unue en la komenco de la 19-a jarcento  en la regionoj de Saksio kaj Turingio kaj poste plivastiĝis ankaŭ en Aŭstrio kaj germanlingva Svislando. 

Laŭdire, por infanoj la lerneja enkonduko tiutempe estu dolĉigitaj. Oni rakontis al la infanoj jam frue, ke lerneja arbo kun dolĉaĵosakoj kreskas en la domo de la instruisto, kaj kiam la sakoj estas sufiĉe grandaj, tiam estus la ĝusta tempo por la enlernejigo de infanoj.

Do pro tio ni parolas pri dolĉaĵoj, tamen nuntempe ofte troviĝas en la sakoj pli da useblaj lernejmaterialoj ol dolĉaĵoj. Hodiaŭ tiuj kolorplenaj sakoj estas aŭ faritaj de familianoj  mem aŭ ie aĉetitaj. Ili estas kutime ronde konusaj. Kiam la du germanaj ŝtatoj estis deviditaj en komunista kaj demokrata, la lerneja dolĉaĵosako en la GDR havis angule konusan formon.


 Ĉu vi ankoraŭ memoras vian unuan tagon en la lernejo kiel mia filino sur la bildo? 

Dankon pro via atento. Bonan tagon al vi !

Coin Marketplace

STEEM 0.31
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 64009.76
ETH 3148.04
USDT 1.00
SBD 3.91