Kvirklo- Domeno de la 21-a jarcento

in #esperanto8 years ago (edited)

Temas pri nova strategia tabla ludo por du ĝis kvar ludantoj de preskaŭ ĉiu aĝo. Kvirklo (angle: Qwirkle) estas invento de Susan McKinley Ross kaj sur la merkato de 2006.

La ludocelo estas, ke oni strategie etendas liniojn de malsamaj koloroj kaj formoj simplaj geometriaj.

Bezonas 108 lignajn tabuletojn. Komencas unu ludanto. Kiam vi metas surtable unu tabuleton aŭ plurajn en vico, vi devas elpreni novajn tabuletojn el la provizo, tiel ke oni ĉiam havas ses tabuletojn por la venonta rondo. Same kiel ĉe tradicia domeno, oni sekvas la bildojn de la tabuletoj jam kuŝantaj sur la tablo.

Kiam estas farita vico de maksimume ses koloroj aŭ formoj, oni gajnas ses poentojn (kvirklo) kaj aldone ses por la kompleta vico. Sed en linio estas akceptataj nur malsamaj tabuletoj, do neniuj duoblaj de iu ajn formo.

Se vi pensas ke mankas al vi la ĝustajn tabuletojn, vi rajtas ŝanĝi unu aŭ eĉ ĉiujn en la provizo por la venonta rondo. Tiam en tiu rondo vi ne devas partopreni.

Kiu unue finludas, ricevas aldone ses poentojn kaj la ludo estas finita.

Ĉio ŝajnas unuavide iom tro simpla, tamen efektive estas bona strategia kaj amuza ludo por la tuta familio aŭ amika cirklo dum ĉirkaŭ 30 - 50 minutoj.

Parenteze estas bonega sento tuŝi kaj dismeti la belajn lignajn tabuletojn.


  Bonvolu voti, ĝuji kaj sekvi min. Bonan tagon !

Sort:  

Silvia, ĉu vi jam konas la ludon?

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 61779.77
ETH 2434.59
USDT 1.00
SBD 2.62