Kristnakaj pripensoj

in #esperanto6 years ago (edited)

Ĉiu jaro, kiam estas kristnaska tempo mi iel troviĝas en pli-malpli sama dilemo. La tagoj estas mallongaj, ofte grizaj, kaj la vetero ne vere agrablas. Enurbe ni estas ĉirkaŭataj de amasaj atingaĵoj celante al ni prepari kristnaskon. En la ĉefaj komercaj stratoj miloj da brilaj dekoracioj kaj Sanktaj Klaŭsoj en ĉiuj ajn formoj altrudas al ni sian ĝojigan mesaĝon. Ne eblas eviti daŭre aŭdi ĉukerdolĉan kristnaskan muzikon. Kristnaskaj arboj blokas nian vojon. Ankaŭ de la populara Kristnaska Merkato disvastiĝas festa etoso, kunmiksitaj kun tenta odoro de varmega Punĉo kaj rostitaj migdaloj.

Bildo libera de PIXABAY

Tiu ĉio-pro kio?

Antaŭ ĉirkaŭ dumil jaroj naskiĝis Jesuo en Betlehemo. Li estiĝis Kristo kaj poste la kristanaj kredantoj grave ŝanĝis la mondon. La oficiala eklezio fariĝis ankaŭ tre forta politika povo, unue en Eŭropo kaj poste en la tuta mondo. Ĝi rekte kondukis militojn aŭ intermiksisiĝis en militaj agadoj. Nuntempe ĝi estas la plej granda posedanto de grundo kaj ekzemplo por konservatismo, malprogreso kaj fraŭdo.
Mi mem adiaŭiĝis antaŭ kelkaj jaroj de tiu religia institucio. Spite de ĝia spirita fonto mi nun troviĝas en religia vakuo, samkiel milionoj de aliaj homoj tutmonde. Tamen ne en spirita vakuo.

Klare, ĉiuj antaŭkristnaska komerca klopodo sur la stratoj kaj hejme en televido certe ne servas al iu religia altiĝo de homoj, kaj laŭ mi nur montras, ke homoj sentas sin interne malplenaj. Ju pli des pli ili provas tion kompensi per aĉetado de materiajn aĵojn aŭ ili ĉeestas iun ajn superfluajn amuzaĵojn. En tempo de tia amasa komerca histerio, kelkfoje estas malfacile malstreĉite apudstari je tio kaj kviete sekvi viajn proprajn ideojn. Estas iom kvazaŭ estante en granda pilkoluda stadio, sperti ekscitan ludon. Vi ne efektive povas eskapi la tutan iom frenezan etoson, nek mense nek korpe.

Mi nun komprenas iom pli bone, de kie venis tiun malkontenton, kiun mi priskribis koncerne kristnaskon. Efektive temas pri ritoj, la manko de ĝi!

Ritoj apartenas al la homa specio ekde praaĝo. Ili donas plej diversajn sociajn eblojn de identiĝo. Ritoj estas komunaj valoroj kaj komunumaj spertoj, kiuj kontrŭagas la individuigajn tendencojn en nia socio. Ili ja ebligas integiĝon. Lasinte miajn kristanajn ritojn en la preĝejo, kompreneble mi nun sentas iun mankon. Kristnaska komerco iom servas kiel sekulara rito, sed mi ankoraŭ ne povas aŭ volas alkutimiĝi al ĝi. 

Do, spite de tia konfuza distro, ĉu tiuj tagoj de kristnaska festo ankoraŭ ion signifas por mi, eĉ se mi preskaŭ ne partoprenas en komercaj aŭ preĝejaj agadoj? Certe jes… Mi vidas ilin kiel ŝanco esti kune kun miaj familianoj, havante sufiĉe da tempo por ludado, ridado kaj kunmanĝado. Kaj mi ankoraŭ trovas tempon por dediĉi tempon al legado, medito pri escencaj homaj valoroj …

Tiusence Feliĉan Kristnaskon amikojn!


Sort:  

Felicxan Kristnaskon!

Ankaŭ al vi mian plej feliĉan saluton!

Merry Christmas from Coin Man...

@pocketechange

Hallelujah. Love you glasses!

Coin Man is my New Brand...
Thanks for many nice Comments...
@pocketechange

Feliĉan Kristnaskon!

Same al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 64160.97
ETH 3145.28
USDT 1.00
SBD 3.86