Konsilo de nia Jedi Master

in #esperanto7 years ago (edited)

La ĉifereca mono merkato ĵus troviĝas en neantaŭvidebla movado. Kion fari? Kolapsi, rezigni, sekvi konsilojn de financa saĝulo? Investi aŭ vendi vian moneron? Jen montriĝas, ke la tuta afero estas plejparte emocia kaj neracia fenomeno. Ĉe steemit mi trovis bonan artikolon de @j3dy, kiu priskribas la nunan situacion kaj fine donas trankviligan komenton pri tio. Mi tradukis tiun parton de lia artikolo:

https://steemit.com/busy/@j3dy/steem-going-down-market-crashing-bubbles-let-s-have-some-zen-tea-day2-challenge30

picture de PIXABAY

"... Esploru projektojn kaj teĥnologion, eksciu, kio funkcias kaj kial, kiel funkcias la aferojn, de kiuj, kion la grandaj ludantoj ĉiuflanke volas, antaŭenpripensu kaj anticipu la movadojn, pensu klare kaj klare vidu, ne lasu vin kapti per artikoloj, novaĵoj kaj filmetoj, plejparte tio ekzistas por distri kaj frenezigi vin, se vi povas trovi la malgrandajn pecojn da informoj, distingu inter la signalon kaj la bruo, vi ne timu ion. Mi ja certas, ke aferoj direktas supren kaj, sendepende kiel amaskomunikiloj kaj registaroj prezentas bildon, la beleco ĉiam estas en la okuloj de la spektanto, do eble vi mem pentru la bildon.

Ne sekvu merkatojn kaj spekuladon, estas nur avido, timo persekutas la monan pensadon. Neniu kvanto de mono alportos al vi feliĉon, nur momentan liberecon por spiri, prefere ol veti je monerojn, uzu viajn kruojn kaj iru tien, kie la aero estas spirebla. Vi ankaŭ povus malfermi la fenestron kaj enspiri la freŝan aeron.
Krom se vi loĝas en urbo, en ĉi tiu kazo, uzu viajn krurojn kaj iru tien, kie ajn la aero estas spirebla :) kaj la sekvontan tempon antaŭpensu, pensu pri ŝako, prefere estu la ludanto ol la pecoj ludataj. Tute koncentriĝu."

Ĉu vi mem ankoraŭ troviĝas en trankvila mensa stato? Dankon pro via vizito kaj bonan tagon!

Sort:  

Thank you for leading to a very useful article.
Dankon, bonan tagon!

You are welcome.

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 64440.63
ETH 2653.79
USDT 1.00
SBD 2.80