Koko aŭ kokino- pripensoj je la matenmanĝo

in #esperanto7 years ago (edited)

Mi estas vegeterano de kelkaj jaroj, tamen ne plene, ĉar mi manĝas ankaŭ laktajn produktojn kaj ovojn. Kiam ni manĝas ovojn, antaŭ nia interna okulo ni eble havas iom romantikan, stereotipan bildon de kokidofamilio sur malgranda bieno, libere kaj senzorge movidante. 

Bedaŭrinde la nuntaga realeco estas tute alia. Ovoj estas produktitaj plejparte en grandaj industriaj kokidejoj. Kokidofabrikado sekvas du direktojn. Ekzistas unue bredejoj por kokinoj, kiuj demetas ovojn, kaj due bredejoj por viandoproduktado. Ambaŭ bredadaj linioj celas al plej granda efikeco. La vira kokidoj de la ovoproduktitaj kokinoj simple estas troa, ĉar ili ja ne taŭgas por viandoproduktado. Tutmonde ĉiujare ĉirkaŭ 40 milionoj da ili estas mortigitaj. Mi ne volas paroli tie ĉi pri tio, kielmaniere tio estas farita. 

Do kiam ni manĝas ovojn, ĉu kiel matenmanĝa bolita ovo aŭ ene de nia favora kuko, ni nerekte akzeptas la mortigado de kokidoj. 

Estas morala dilemo en kiu ni troviĝas. Aŭ ni ĉesas tute manĝi ovojn aŭ ni ankaŭ manĝas la neŝatatajn virajn kokidojn, elkreskantajn. 

Ekzistas germana iniciativo, kiu celas ŝanĝi la kutiman traktadon de kokidoj en la bredado. Anstataŭ mortigi la virajn kokidojn, ili estas tenataj kiel kokidoj por viandoproduktado, sed je pli bonaj kondiĉoj. Do, pli da spaco, specokonforma nutrado, ktp. Sed tio bezonas pli da mono, kiun la konsumanto devas pagi. Li pagu kelkajn aldonajn centojn por speciala kvalitostampo, kiu montras tiun agadon. Per tio li subtenas la ekologian bredadon. Kaj kiam li manĝas dufoje jare tiel nomatan fratokokon, li komprenis ke ovojn ne estas haveblaj sen la koko, ĉar unu dependas de la alia.

                                                                  

Ambaŭ bildoj ne estas miaj, ili troviĝas ie en la senlima interreto. Dankon pro via atento. Bonan tagon ! 

Sort:  

Very Nice Post; Voted and followed. So kindly see my posts and vote me and follow me. As we can see our future posts. Thank you @johano

Thanks for your comment. I will look at your blog. Enjoy your day!

Kittens everywhere ..lovely..

Chu tuj au poste: chiuokaze oni mortigas virkok(id)ojn. Mi opinias ke tiu "frato virkoko"-koncepto estas hipokritajho.

Dankon pro via komento. Vi faras min ege pensema. Eble al mi mankas kuraĝo por esti vegano.
Mi nun sekvas vin, kaj jxus ekvidis, ke vi resteem-is multajn miajn artikolojn. Dankon sunjo. Cxu vi estas vegano? Eble vi emas paroli en propra artikolo pri tio?

Jes, mi estas vegano kaj mi opinias ke tio estis unu de la plej bonaj decidoj en mia vivo. Pri propra artikolo: mi ne scias - eble iam. Nuntempe mi nek estas verkema, nek scias kiel fari tion sen perdigxi en detaloj, cxar estas suficxe vasta temo.

Vi povus komenci per via decido, ĉar ĝi estis tiel grava. Kaj paroli pri la personaj ŝanĝoj kaj reago de via ĉirkaŭo...

Is this esperanto?

Kompreneble, kaj vi jam komprenas ion!

Mi estas vegetariano ankaux kaj mi acxetas nur ovojn kun 0 aux 1. Mi pensas ke eble en futuro estos -1 kie kokinoj vivas longe kun kokoj. Avino de mia edzino neniam mortigis kokojn. Ili vivis ecx kiam finigxis ovodemeti

Dankon pro via komento. Bonan familianon vi havas. Kial vi mem ne fariĝis vegano?

Malfacile esti vegano en pollando :) mi devus kuiri cxiutage

Komprenas, estas malfacila afero esti vegano.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63964.02
ETH 2592.87
USDT 1.00
SBD 2.75