Kie Tolkin kisis la muzon, kaj ne nur li

in #esperanto7 years ago (edited)

                       

Certe mi ja scias, ke la esenca estas nevidebla por la homa okulo, tamen kelfoje necesas montri materiajn aĵojn por trovi aliron al mensaj aferoj. Kiumaniere paroli pri lumo sen mencii la lampon! 

Ĉi tie temas pri malgranda angla trinkejo en kiu poetoj estis instigitaj verki pro muzokiso, ĉu ne? Kompreneble ili verkis plejparte aliorte. La trinkejo The Eagel and Child en Oksfordo tamen estis aparte grava loko, kie R.R. Tolkin kaj liaj literaturaj amikoj kaj akademiaj kolegoj regule renkontiĝis por enkonduki novajn verkojn kaj paroli pri diversaj literaturaj aferoj. Inter ili estis C.S. Lewis, Owen Barfield kaj Charles Williams kaj multaj aliaj. Estis unu el tiuj tipaj akademiaj kluboj, sole por viroj, kiuj ekzistis je ĉiuj universitataj kolegioj. Tiu ĉi nomiĝis Inklings kaj ekzistis de 1930-50. Ĝi komenciĝis en la Universitata Kolegio kaj poste troviĝis en la laborĉambroj de Tolkin en la Kolegio Magdalen.

Mi bone povas imagi, kiel en la malgranda tielnomata Rabbit Room (kuniklo ĉambro) la poetoj kune sidis, envolvita en dika cigaro-kaj pipofumo, aŭskultante kaj pridiskuti siajn fantasiajn kreaĵojn. Tiam kiel ankoraŭ hodiaŭ la gastiganto servas lokajn bierojn. La trinkeja etoso estas ĝojiga. La mensa stato de amikaj cirklo certe estis pli je la malracia kaj malstreĉa flanko, kaj la pensoj kreskis flugilojn, kiuj portis ilin en forajn landojn, al magiaj regionoj, kie fabelaj kreaĵoj vivas en mirindaj vastaj pejzaĝoj.... kaj la Mastro de l' Ringoj malice agadas.

Libera Foto de Rod Waddington, Flickr


           Dankon pro via atento. Bonan tagaon!

                     



Sort:  

Tolkien estis ĉefe lingvisto. KIam li inventis la tutaj mitologioj de Middle Earth kaj ĝiaj popoloj, li ankaû inventis la lingvojn de tiuj popoloj.

Interesa artikolo.

...kaj li eĉ subtenis ideon pri Esperanto dum kelka tempo.

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.032
BTC 62722.59
ETH 3111.50
USDT 1.00
SBD 3.84