Internacia tago de la gepatra lingvo

in #esperanto8 years ago (edited)

 
Ĉiu tago de la jaro estas aparta tago, kaj se vi dubas pri tio, rigardu al la kalendaro de UNESCO, kiu por la 21-an de februaro proklamis la Tagon de la gepatra lingvo. En aliaj landoj ĝi nomiĝas Tago de la patrina lingvo. Ŝajnas, ke la Esperanto-komunumo tiukaze estas ege progresa. Nur por doni ekzemplon, mi mem kiel germanulo vivas kun mia franca partnerino en Britio, kie niaj infanoj 5/9 jaraĝaj parolas trilingve, nome la francan kiel patrinolingvo, la germanan kiel patrolingvo kaj la anglan kiel loka lingvo. Ĉar ili naskiĝis en Britio kaj la angla estiĝas pli kaj pli ilia plej forta lingvo, oni povus diri, ke iliaj denaskaj lingvoj estas iom endanĝerigitaj. 

Oficiale sonas tio jena:
"La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka  interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo.[...] La alproksimiĝo de popoloj en "mondan vilaĝon" eĉ pli necesigas la strebadojn por interkultura kompreno kaj dialogo. En la  hodiaŭa mondo la normo estas uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda. Tiu diverseco lingva kaj kultura estas probable nia plej  granda ŝanco por la futuro: por kreemo, novigo, inkluziveco. Ni ne  malŝparu ĝin."

Tial mi ne volas neglekti la uzadon de la gepatraj lingvoj en mia familio. Kaj mi ĉiam miras, kial dulingvaj aŭ multlingvaj familianoj ne daŭrigas paroladi la gepatrajn lingvojn. Kelkfoje estas pro komforto, aliafoje pro la sento, ke paroli tiujn lingvojn estas maloportuna. Pripensu nur la fakton, ke ne ĉiuj homoj en la mondo estas tiel bonŝancaj kiel ni en Eŭropo. En multaj landoj de Asio kaj Sudameriko la inkluziva edukado per interkultura, dulingva aliro (por inkludi kaj indiĝenan kaj ne-indiĝenan kulturojn) ankoraŭ ne estas ĉie atengita. Multlingveco ne nur estas bonŝanco sed ankaŭ defio.


Do ni festu ĉi-monate la Tagon de la gepatra lingvo. Hello. Bonjour kaj Guten Tag ! 

Ne forgesu voti kaj sekvi... dankon !

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63550.59
ETH 2644.53
USDT 1.00
SBD 2.81