Ĉiam novaj bildoj en la kamparo

in #esperanto7 years ago (edited)

Ĉiujare en la someraj kampoj ekaperas grandegaj bildoj, faritaj sen peniko aŭ koloro. Ili estas farita per kuŝigo de la tigoj de cerealo aŭ herbo sur la teron en elektitaj areoj. 

Libera bildo de wikimedia.commons

Tiamaniere diversaj motivoj aperas, ofte tre belaj kreaĵoj kun tre kompleksaj geometriaj desegnoj. Ili povas esti pli ol 200 metrojn en diametro. Sed ankaŭ malgrandaj simplaj cirkloj aŭ konataj simboloj videblis. Tiuj bildoj (nomiĝas ankaŭ agroglifoj), kiuj troviĝas precipe en suda Britio nun estas grandega turistmagneto. Centoj da libroj jam aldoniĝis. Novaj poŝtkartoj kaj filmoj ĉiujare aperas pri tiu fenomeno.

La unuaj agroglifoj ekaperis en Hampshire kaj Wiltshire/ Britio meze de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Nu, kiu faras tion? Artistoj, frenezuloj aŭ eĉ eksterteranoj?

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas ankoraŭ tre kontraŭdiskutebla. La plej multaj homoj pensas, ke ili nur estas homaj kreaĵoj. Sed kiu povas krei tiom kompleksajn bildojn en nur kelke da noktaj horoj?, demandas la aliaj. Ekzistas ankaŭ alia teorio laŭ kiu la agroglifoj estas kreitaj de eksterteranoj aŭ estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto. Noktaj vizitantoj vidis strangajn lumojn aŭ sentis varman energion.

Tiun demandon oni ne bezonas solvi. Oni povas ĝoji pri tiu mirinda fenomeno en la naturo. Se oni ne loĝas ĝuste en Suda Anglio tiam oni povas ja serĉi en la interreto aŭ en la librejo pri ĝi.

Pixabay certe estis unu el la kreantoj de agriglifoj, ĉu ne?

Libera bildo de Pixabay

Tiun artikolon mi jam aperigis je IPERNITY antaŭ kelkaj jaroj. Sed mi pensas, ke la temo ankoraŭ estas sufiĉe interesa.

 

Dankon pro legado kaj bonan tagon!


Sort:  

Mi memoras vidi foton de agroglifo, kun la desegno de Mandelbrot aro.

Mojosa artikolo :) dankon

Salomono ĉu vi scias kiel plibonigi la ĉapelajn literojn? Ili estas tro dikaj, sed ne ĉiam.

Ĉu vi verkas en Busy.org? en Busy la tiparo ne subtenas ĉapelajn literojn. La tuta problemo estas pro subteno de la uzataj tiparoj. Vi verŝajne povas ankaŭ korekti tion en via foliumilo per aldonaĵoj.

Ne, ne ĉi-foje. Mi kredas, ke La problemo aperas nur, se mi dikigas la frazojn.
Foliumilo estas browser? Mi estas komputila stultulo.

jes, foliumilo estas browser. fakte mi vidas nun ke la kutima tiparo ĝuste ne bone montras, sed la alternativo tiom similas ke kutime ne videblas tiu problemo...

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66540.93
ETH 3186.50
USDT 1.00
SBD 4.11