Halelujo

in #esperanto7 years ago

Kvankam en multaj eŭropaj landoj pli kaj pli da homoj ne plu interesiĝas pri kristana religio, ili tamen ne volas rezigni pri apartaj kutimoj de ĝi. Unu el ili estas la kutimo iel festi kristnaskon, sed sekulare. Nepre ne devas manki kristnaska arbo, kies ĉiujara apero, kiel pinarbo bele ornamita kaj lumigita donas apartan, varman, ja hejman etoson en tempo malvarma kaj malhela.

La tradicio starigi tian arbon estiĝis en Germanio antaŭ proksime 400 jaroj. Jam pli frue en antikva tempo oni prenis verdaĵon en la domon por festi la vivon.

image.png

En Germanio ĉiujare preskaŭ 30 milionoj kristnaskaj arboj estas venditaj. Plejparte temas pri tielnomata Nordmanntanne (Abies nordmanniana), kiu origine devenis el la areo de orienta Granda Kaŭkazo. Ĝi estas la plej favora kristnaska arbo pro ĝia aparta kvalito, nome ĝi ne perdas la pinglojn tro frue, eĉ kiam ĝi jam estas preskaŭ elsekita. La abio ankaŭ aspektas tre bele kun sia plena bluverda foliaĵo.
Sed la planteja kultivado en nia region estas ege problema, ĉar multe da pesticidoj kaj artefarita sterkaĵo por tiu estas bezonataj. Tio kreas multajn problemojn por ni kaj nia medio.
Kvankam la kristnaska arbo efektive havas neniun ligilon al la naskiĝo de Jesuo, ni ne volas cedi tiun iom paganan kutimon.

image.png
Libera bildo de PIXABAY

Do, kion fari? Eble ni serĉu lokan arbariston kaj decidas starigi hejmkreskantan arbon kielekz. piceon, eĉ se ĝi ne aspektas 100% perfekte. Individua kaj atenta ornamado povus kompensi la supozitan mankon.

Dankon pro via atento kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63470.48
ETH 2544.22
USDT 1.00
SBD 2.72