Gratulon Mikis Theodorakis !

in #esperanto7 years ago (edited)

Hodiaŭ  estas la 92-a naskiĝtago de unu el la plej grandaj nuntempaj komponistoj, Mikis Thodorakis. Tute ne sufiĉas tiu remarko, ĉar li ne nur estas muzikisto. Mi vokus: Rigardu tiun homon! Li estas ekzemplo de tio, kio signifas esti vere homa. 


Sian tutan vivon li klopodis plibonigi la vivon de siaj samtempuloj kaj samtempe persone strebi al plej altaj celoj, etikaj, artaj kaj intelektaj. Muziko, literaturo kaj politika agado estis liaj plej fortaj rimidoj por atingi tion.


Li estas benita kun mirinda muzika talento. Jam kiel infano sur greka insulo li estis fascinita de muziko. Frue li ricevis muzikan edukadon, komponis dektri-jare kaj kondukis sian unuan propran ĥoron kiam li estis deksep jara. Sed tiun muzajn ambiciojn jam baldaŭ rompis la kruelo de la Dua Mondmilito, kiam Grekio estis okupita de Germanio, Italio kaj Bulgario. La juna Theodorakis estiĝis partizano kaj politike ege interesita. Fine la okupantoj kaptis, malliberigis kaj torturis lin. Poste en la greka Civitana Milito Theodorakis denove estis kaptita kaj terure traktita. Dufoje li estis enterigita vivanta. Tamen li postvivis ĉiujn terurojn. Nur en 1949 li estis liberigita. Theodorakis malrapide resaniĝis kaj denove komencis verki kaj komponi. Stipendium ebligis al li eĉ studi muzikon en Parizo.

Li revenis al Grekio kaj sekvis fruktodona kreema periodo. Theodorakis ne nur grave kontribuis al la tradicia greka muziko, li ankaŭ konektis ĝin al okzidenta muzikformoj kiel ekz la klasika simfonio. Poste, tamen denove  li devis travivi malĝoja kaj danĝera tempo. En 1967 faŝista diktaturo  regis la landon, kaj la progresa kaj politike maldekstra Theodorakis  estiĝis malamiko de puĉistoj. Li denove estis kaptita kaj torturita kaj nur per granda internacia klopodo li fine estis liberigita kaj trovis azilon en Francio. En 1974 post la fino de diktaturo, Theodorakis revenis al sia gepatra lando kaj estis bonvenita kiel heroo. Li laboris senlace por sia lando politike, kulture kaj kompreneble muzike. En 2012  en la mezo de finanza krizo li, kiel oldulo, denove estis surstrate por  protesti pro la finanzaj reduktoj en la lando kaj kies efikoj sur la greka popolo. Sidante jam en la rulseĝo li ege suferis de larmiga gazatako de polico. 

Kompreneble ni deziris nin, ke li ne devus kontraŭstari la staton kaj kies malagrablajn agadojn, sed anstataŭ trovi pacon kaj ĝuu sian vivon kaj la benon de siaj muzikaĵoj. 

Kiam mi dufoje vidis Mikis Theodorakis en 1980 en Berlino antaŭ la orkestro je la CANTOR GENERAL, mi estis tiel fascinita de lia potenca personeco.  Li kondukis per grandaj energiaj gestoj, tamen samtempe iel dancanta kaj tre mole movanta. Kiel juna studento la tuta revolucia verko tute  kaptis min, kaj akordiĝis kun mia propra persona situacio. Kia potencego! 

Audinte hodiaŭ lian koncerton por ĉelo kaj piano (East of the Aegean) mi ne plu povas trovi lian bataleman sintenon; ĉi tie dominas trankvileco kaj paco. 

--------------------------------------------------------------------------------------------------------


Malofte viro alogis min tiel forte aŭ igis min larmi. Mikis Theodorakis, la homo, kiu multege suferis de teroro kaj maljusteco staras al ni nerompita senlace laboranta por la beno de homoj. Mikis Theodorakis, la muzikisto, komponisto, kies muziko tuŝis milionojn kaj faris ilin feliĉaj kaj entuziasmaj estas senmorta.

Al via sano Miki Theodorakis !



Ĉi tie sekvas Canto General laŭ Pablo Neruda, kantata de Esperanto ĥoro 'Interkant'
https://www.youtube.com/watch?v=gKyiZvqBwvE

Foto: Commons Wikimedia


Dankon pro via atento. Bonan tagon !






Sort:  

Wow, so you like Theodorakis? I am not a big fan of his music but I respect him as an artist. What language is this? Serbian?

Yes I like him very much and recently and I was happy to see him twice in Berlin. Only recently I have discovered his fine late works like < East of the Aegean>
The language is Esperanto and the last link brings you to an Esperanto version of his great Canto General.

Esperanto is Polish-Jewish? Well, I won't act like I know or heard before about it he he. I just learned it from you! I just googled it.

The initiator of Esperanto L. Zamenhof has Jewish background, born in Bialestock, than part of the Russian Imperium, today Poland. It was actually his upbringing in a very divided community where, Polish, Russian, Jewish, German ...people lived together. Out of misunderstanding each other they fought a lot. The young Zamenhof was troubled about that and came up with the idea of a universal language...If you want to find out more: https://steemit.com/esperanto/@johano/happy-birthday-zamenhof

Thank you, mate. I am going to read this now. I am only 6 days here and I've learned so many things already (many from you)!!!!! What a great place to be!

Thanks for the flowers. Steemit is amazing, but there are too many interesting posts, you could spend the whole day in front of the screen.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.13
JST 0.027
BTC 58919.17
ETH 2647.00
USDT 1.00
SBD 2.43