Germanio- Ĉu sendependa ŝtato?

in #esperanto6 years ago (edited)

Germanio nuntempe denove ludas gravan rolon en Eŭropo, ja en la mondo. Multaj homoj vidas Germanion kiel bonan ekzemplon koncerne ekonomian sukceson kaj socian bonfarton de ĝia loĝantaro. Ankaŭ politike Germanio ŝajnas tre forta. Do Germanio aspektas kiel moderna suverena ŝtato.
Sed kio signifas esti suverena ŝtato?

La termino de suvereneco estas laŭleĝe komprenita kiel ebleco de natura aŭ jura persono al ekskluziva jura memdispono. Ĉi tiu kapableco por memdispono karakterizas la sendependecon de la ŝtato de ekstera determino. Same aplikas tio pri internaj aferoj de la ŝtato.

image.png
Foto: Wikimedia Commons

Nu, post la Dua Mondmilito Germanio estis tute detruita. La venkintaj trupoj de Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio okupis la landon de 1945 -1949, tiam la du germanaj ŝatoj estiĝis. El la okupa zono de Sovetunio estiĝis la komunista ŝtato. El la aliaj partoj Federala Respubliko de Germanio. Tamen nur en 1955 per la tielnomate Deutschlandvertrag (Germanio-kontrakto) jure finiĝis la okupo, kaj okzidenta Germanio denove estis rigardita kiel sendependa ŝtato, kiu celis al unuiĝo de ambaŭ landopartoj. Tamen la venkintaj militistaroj ankoraŭ restis en la lando.

Koncerne Irakon kaj Afganion, ni certe konsentas, ke temas pri okupitaj landoj.

Ja, kie eksterlandaj militistoj estas postenigitaj, tie ekzistas okupo. Tion ni jam scias de la antikva roma imperio.

En 1990 la tielnomate 2+4 kontrakto de la antaŭaj venkintaj landoj estis la bazo de unuiĝo de Germanio. Interalie Sovetunio konsentis tiam, ke ĉiuj siaj trupoj estu retiritaj el Germanio.
Mikhail Gorbachev celis al bonaj najbaraj rilatoj, kaj postulis, ke NATO ne plivastigu sian kontrolareon. En 1994 la lastaj sovetia soldatoj forlasis la novan Germanion. Sed, ĉu la aliaj trupoj same agis? Tute ne. Hodiaŭ pli ol 40 000 eksterlandaj militistoj ankoraŭ restas en Germanio. Usono havas en Ramstein (https://steemit.com/esperanto/@johano/ramstein) unu el siaj plej grandaj militistaj bazoj, en kiu ne nur restas 30 000 usonaj militistoj, sed ankaŭ nukleaj armiloj, sufiĉe multaj por estingi tutan Eŭropon.
NATO nun staras rekte antaŭ la limoj de Rusio, provokante per grandskalaj manovroj la homojn de iama Sovetunio, kiuj ankoraŭ bone memoras la germanajn trupojn de la lasta milito.
Bedaŭrinde la politko de Germanio pli kaj pli estiĝas kontraŭrusia. Or pli ĝuste, pli kaj pli usona.

Neniu sendependa politika agado, neniu suvereneco de Germanio!

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 62937.86
ETH 3092.40
USDT 1.00
SBD 3.87