Free Books /Liberaj Libroj

in #esperanto7 years ago (edited)

                                                               


This is a picture from the market place oft Kehl a town in Germany close to the French border. Here you can pick up some books for free our exchange our own. Inspiring idea, perhaps not quite new, but still remarkabl.

Antaŭ iom da tempo mi vojaĝis al la germana urbeto Kehl proksime al la franca Strasburgo kaj faris interesan malkovron.

Sur publika centra komercoplaco troviĝas du bluaj "kestoj". Kiam mi proximiĝis ilin mi vidis, ke temas pri
ensemblon de benkoj kaj du libroŝrankojn. La publikaj ŝrankoj enhavas ĉirkaŭ 300 libroj, plejparte germanaj, sed ankaŭ francaj, ĉar Kehl troviĝas je la franca/germana limo. La libroj estas en bona stato kaj krom romanoj, troviĝas faka literaturo kaj nefiksio, sed ankaŭ libroj por infanoj.
Jen iniciativo de komunume aktivaj virinoj (Frauenliste Kehl), kiu respondecas por tiu afero. Min enkondukis kompreneble virino, kiu ĵus elprenis iujn librojn. Por ŝi, tiu ŝranko estas biblioteko, tre agrabla institucio, ciam malfermita kaj senkosta. Oni povas pruntepreni librojn aŭ simple proprajn interŝanĝi.
Ĉu komunismo? Eble iom. La ŝrankoj aperis en 2012 kaj en la komenco pli da libroj estis elprenitaj ol enmetitaj. Volontuloj, kiuj laboras ĉirkaŭe, ĉiam prizorgas ilin kaj tielnomataj libropatoj ĉiujn du tagojn replenigas la ŝrankojn. Nun la dorlotnomita Librovermo jam estas kutima parto de la urba centro.  

Kaj kion mi mem trovis en ĝi? “Bunte Steine”(1853), rakontoj de Adalbert Stifter. Mi legis la libron ja antaŭ multe da jaroj, tamen mi ĝojis, ke mi retrovis ĝin kaj ke mi denove plonĝas en iom fabelajn rakontojn kun mirinde atentaj naturobservoj.

Nur pripensu, kiom da libroj ĉiutage estas forigitaj aŭ forjetitaj ĉar ili ŝajne ne plu estas bezonataj. 

                                

                                                                                                           


Bonvolu ne forgesi voti, kaj eĉ re-steem. Kaj sekvas min. Bonan tagon !

 

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62227.11
ETH 2400.78
USDT 1.00
SBD 2.50