Forpasis hodiaŭ konata Esperanto- aŭtoro Marjorie Boulton

in #esperanto7 years ago (edited)

Ĉi-jare en majo Marjorie Boulton ankoraŭ festis sian 93-an naskiĝtagon en sia domo en Oksfordo, Britio.
Por mi estis denove granda plezuro reviziti ŝin, kaj vidi ŝin en sufiĉe bona sanstato kaj en bona humoro. "Mi faras bone, laŭ mia aĝo", ŝi volonte konfirmis. Tiutempe ŝi ne plu povis bone marŝi senhelpe, do rulseĝo necesis. Bonŝance kunloĝis kun ŝi Maciej, ŝia prizorganto, kiu de kelkaj jaroj bonkore kaj ege atente zorgis pri ŝi. Marjorie kutime nomis lin 'mia nobla polo'. Tio ja li estas.
Pro li ŝi ankoraŭ povis forlasi la domon kaj partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.

Plaĉis ĉiam al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la antaŭfronta ĝardeneto de sia (kompreneble) verda domo, kie estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj. Eble vi ja memoras ŝian libreton "Dekdu Piedetoj", verkita de granda katamanto.

Interparolado kun Marjorie kelkfoje estis iom pli malrapida ol antaŭe, sed ĝi ankoraŭ estis pipritaj per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed je mia lasta vizito antaŭ du semajnoj mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miris. Ankaŭ ŝi esprimis, ke mankas al ŝi sia Esperanta amikino Kate Hall, kiu forpasis lastan novembron.

Marjorie restas en nia memoro kiel rimarkinda aŭtoro kaj agrabla persono!

Sort:  

Tiu novaĵo estas malgaja. Mi konis ŝin antaû kelkaj jaroj dum unu UKo. Ŝia libro "Faktoj kaj Fantazioj" estas klasiko de la esparanta literaturo.

Bone, vi bonŝancis renkonti ŝin persone. Ŝia forpaso ne vere estas malgaja afero, ĉar Marjorie vivis longan plenŝtopitan vivon, sukcesan kaj ĝisfine menskapablan. Ŝi ja deziris ekvojaĝi al la lasta infinita destino.

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.15
JST 0.027
BTC 60244.17
ETH 2333.72
USDT 1.00
SBD 2.47