Esperanto Entrepreno

in #esperanto7 years ago (edited)

Pripensoj je la matenmanĝo

Ĉiam ni aŭdas ke mankas mono en la Esperanto-komunumo por publikigi librojn, jurnalojn aŭ aliajn aferojn. Jen la solvo por tiu problemo, kiu kuŝas rekte antaŭ viaj okuloj: STEEMIT.

Steemit estas ankoraŭ blokĉena infano, sed jam sufiĉe pruvis, ke ĝi havas grandan potencialon en la kampo de sociala medio. Steemit celas kiel nia lingvo al homoj de la tuta mondo. Ĝi provizas fascina teknologia strukturo, kiu ebligas disvastigi ideojn kaj konstrui sur sia propra bazo diversspeciajn entreprenojn. Ĝi ne nur taŭgas por rete publikigi, Steemit utilas ankaŭ por la tuta publika organiza laboro, kiel organizo de grandskalaj renkontiĝoj aŭ loka aktivado, festivaloj aŭ ekskursioj ktp. Se ĉiuj esperantistoj de la mondo, kiu havas aliron al komputilo, partoprenus en Steemit, multaj ne nur financaj problemoj estus solveblaj.

Kion vi pensas pri tiu afero, ĉu tio estas iluzio aŭ utopio, kiu iĝos realo? Mi nur miras, kial ankoraŭ neniu alia malkovris tiun grandan potencialon de Steemit.

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon!

Sort:  

Ha! The final sentence is easy to guess!
Thank you for your attention and vote. Have a good day! Bonan tagon.

Esperanto is the most easy to learn language and free for everyone on DUOLINGO (where already more than one million people enrolled)

Mi tute kunsentas, sed mi ne scias ĉu la nuna situacio permesas gajni tiom monon per steemit kaj esperanto por paroli pri entrepreno.

Parenteze, mi ankoraux ne komprenas el kie aperas la steem dolaroj se la uzantoj ne elfosas ilin.

Dankon pro via respondo. Ne, mi ne pensis pri gajni monon per Steemit por ke poste eldoni librojn. Mi celis al efektiva uzado de ĝi kiel platformo de tutmonda Esperanto- komunumo aŭ malgrandaj grupoj. Ekzistas ja multaj retaj esperantaj eldonejoj, kiel Libera folio, Balta Ondo.... ekz la jurnaloj de UEA povus farita baze de Steemit, preskaŭ senkoste, nur bezonas la verkistoj, entrepreistoj kaj computilaj frenezuloj. ĉu ne?

Koncerne kreadon de Steemdolaro: La mono pagita por afiŝoj ŝprucas el la enhavo de kontribuo. Same kiel ajna alia kripto. La programistoj de Steem evoluigis teknologion, kiu ebligas tion. Mi mem ne estas fakulo pri tiu afero, sed mi vidas ke tia agado bone funkcias.

Almenaux la emblemo de steemit estas iom verda :D
Sed mi opinias, ke vi pravas. Suficxe malgranda komunumo, kiel Esperantistoj, povus preni la platformon kvazaux por interna uzado. Kial ne?

Jes, vi skribas en Esperanto kiel vi promesas en via ensaluta kontribuo. Plaĉas al mi vidi aliajn esperantistojn ĉi tie. Lasu kreskiĝi steem-espearantistaro.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63126.26
ETH 2596.37
USDT 1.00
SBD 2.76