Dankemo

in #esperanto7 years ago (edited)

Kiam mia edzino hodiaŭ venis hejmen, ŝi aspektis iom malĝoja. Ne longe kaj ŝi diris al mi, ke ŝi malgajnis tiom kaj tiom da mono, ĉar ŝi perdis sian taŝon kun plena aĉetaĵo en aŭtobuso. Ho ve, kia trista afero. "Ĉio estas perdita" ŝi monis. "Certe iu prenis la taŝon al si". Mi insistis, ke ni klopodu regajni ĝin. Post sensukcesa telefonado kun la busa kompanio mi ekmarŝis al la bushaltejo, je kie mia edzino alvenis, kaj atendis la venontan buson de la sama linio. La ŝoforo de la unua buso komprenis mian aferon kaj telefone atingis pri tiu siajn kolegojn en la centralo. Mi atendis je du aliaj busoj, kaj vere nia taŝo alvenis 30 minutojn poste. 

Mi ege dankis kaj survoje hejmen mi pensis, ke ni kutime prefere kredi je malbonaĵoj, sed pli maloften je bona fino de certaj aferoj.

Foto: Pixabay

Dankon pri via atento. Bonan vesperon!

Coin Marketplace

STEEM 0.27
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 60895.62
ETH 2917.92
USDT 1.00
SBD 3.58