Creative crafts with wool/ kreativa manlaboro per lano
Bona afero estas fari ion per manoj ekz. ŝpini lanon per manŝpindelo. Vi mem povas facile konstrui ĝin. Vi nur bezonas stabon kun malgranda noĉo al unu fino, kaj unu malgrandan rundan pezon. Kompreneble ankaŭ krudan lavitan ŝaflanon. Nun la aventuro komencas. Unue oni fiksas mallongan fadenon al la ŝpindelstabo kaj volvas ĝin unufoje ĉirkaŭ la noĉon. La alia fino estas legita kun iom da lano, kiun oni tenas en unu mano. Tiam oni turnas per la alia mano la ŝpindelon, lasi ĝin libere turni kaj koncentriĝas sur la fadeno. Kiam la fadeno estas tiom longa, ke la ŝpindelo preskaŭ atingas la plankaĵon, tiam oni haltas kaj vindas la fadenon je la stabo. Post kelke da klopado oni fabrikas homogenan fadenon per tia simpla ilo, kian niaj praavoj jam antaŭ 8000 jaroj uzis. Nun oni povas komenci alian adventuron por malrapidigi la tempon, triki ekzemple belegan ĉapelon aŭ veŝton. Por tio oni uzas du fadenojn kune, kiuj antaŭe devas esti torditaj per la ŝpindelo, sed en alia direkto.
Ĝuu kaj progresu !
Bonvolu voti aŭ re-steem kaj sekvi min !