Bela Laŭ

in #esperanto5 years ago (edited)

Ne tro for de la germana urbo Ulm troviĝas la urbeto Blaubeuren. Ĝi bele kuŝas je la piedo de ŝvabia montaro. Ĉiujare multaj vizitantoj venas pro la mezepoka urbo, la tradiciaj konstruaĵoj kaj la maljuna kristana monaĥejo. Sed aparte ili volas vidi la tielnomatan Blautopf-on, la Bluan Poton. Efektive ĝi estas la plej granda enmontara fonto de Germanio. Ĝia bluaspekta akvo, ĉirkaŭata de dense verda arbaro, estas granda vidindaĵo. Jam delonge homoj sentis sin allogita de tiu iel magia loko kun sia vasta subtera kavernaro. Ne mirigas, ke pri ĝi legendoj kaj rakontoj ĝis hodiaŭ disvastiĝas. Unu el ili estas la romantika rakonto pri la Bela Laŭ de svabia verkisto Eduard Mörike (1804-1875). Ĝi estas ĉi tie libere rerakontita en nuntempa lingvaĵo de Johano.

Bela Laŭ

En la ŝvabia montaro ĉe la urbeto Blaubeuren troviĝas praa profunda fonto, ĉirkaŭata de densa arbaro. La akvo en ĝi aperas mirinde blua, sed kiam oni elĉerpas la akvon, ĝi estas tute klara. Ĉar la fonto aspektas kiel granda kaldrono, ĝi estas nomita la Blua Poto. El ĝi fontas la rivereto Blaŭ, kiu poste enfluas la riveron Danubo, celante al la Nigra Maro.

Sur la fundo de la fonto iam vivis nimfo, kiu havis longan fluantan hararon kaj grandajn bluajn okulojn. Ŝia korpo estis kiel de kutima juna virino. Ŝia korpo estis sama kiel tiu de iu ajn juna virino, krom ke inter la fingroj kaj piedfingroj ŝi havis naĝhaŭton, blankan kaj delikatan kiel florpetalon. La loĝantoj de la urbeto nomis ŝin Bela Laŭ, sed kelkfoje ankaŭ Malbona Laŭ, ĉar fojfoje ŝi montriĝis al ili ĉargrenita. Tiam ŝi lasis tiom da akvo elflui de la fonto, ke la urbeto suferis pro la inundo. Homoj kutime ĵetis orajn aŭ arĝentajn aĵojn en la poton kiel donacojn por pacigi la nimfon. Proksime de la fonto staris maljuna monaĥejo, kiu ankaŭ nuntempe troviĝas tie. Bela Laŭ ŝatis aŭdi la sonon de ĝia orgeno. Kelkfoje ŝi aperis kaj, se neniu estis ĉe la Blua Poto, ŝi sidiĝis je la fonta bordo. Kun verda folia krono sur sia kapo kaj verdaĵo ĉirkaŭ sia kolo ŝi aŭskultis la mirindan muzikon.

Iun tagon gaja juna paŝtisto kaŝobservis ŝin de malantaŭe de arbusto kaj vokis: "Ho, verda rano, ĉu bonas la vetero?" La ofendita nimfo subite alproksimiĝis kaj fulmrapide kaptis la knabon kaj tiregis lin suben al sia malseka regno. Ŝi volis, ke la knabo pereu tie. Li jam estis senkonscia, sed poste bonŝance li vekiĝis, kaj troviĝis en la subakva loĝejo de nimfo. La knabo trovis pordon, kaj irante tra tuneloj kaj koridoroj, li venis al bela ĉambrego, kiu estis lumigita per kandeloj. Ĉi tie estis noblaj mebloj, koloraj tapiŝoj kaj multaj mirindaj aĵoj. En unu angulo dormis Bela Laŭ kaj ŝiaj servistinoj. Sed la knabo ne tre interesiĝis pri tio ĉi; li nur deziris denove esti hejme. Kaptinte iun pezan saketon, supozinte, ke ĝi eble enhavu oron, li rapide forkuris. Malantaŭ fera pordeto troviĝis ŝtona ŝtuparo, kiu gvidis lin supren. Eble estis 400 ŝtupoj. Iam li atingis la lastan ŝtupon kaj nun li estis en malvasta gango, kiu estiĝis danĝere surirebla. Sed finfine li atingis la surfacon ie inter rokoj en malluma arbaro. De tie li ankoraŭ marŝadis unu horon ĝis en la frua matena lumo li povis vidi sian urbeton en la valo. Kiam tute tagiĝis li volis ekscii, kion li havas en la sako. Vidinte, ke tio nur estas malnova sondoplumbo, li ĵetis ĝin en la valon kaj poste parolis kun neniu pri sia ŝtelaĵo. Sed de li oni poste eksciis la unuan fojon pri la loĝejo de akvovirino.

Nu, Bela Laŭ ne havis sian hejmon ĉi tie. Ŝi nome estis princa filino kaj edzigita al maljuna marestaĵo, Donaŭniks de la Nigra Maro. Li tamen forpelis ŝin, ĉar ŝi ĉiam estis melankolia sen aparta kialo. Pro tio Bela Laŭ ne havis infanojn. Ŝia bopatrino antaŭdiris, ke ŝi ne povos naski vivantajn infanojn, ĝis ŝi tutkore ridus kvinfoje. Sed je la kvina fojo estus io, kion ŝi ne scias, kaj ankaŭ ne Donaŭniks. Ĉiuj familianoj provis ion por ke ŝi ridu, sed vane. Do, la maljuna reĝo fine ne plu emis havi la nimfon ĉe si kaj sendis ŝin tre foren al sia fratino je la supra parto de la Danubo. Akompanis ŝin aliaj akvovirinoj, kiuj faris multajn ŝercojn, kantis kaj gaje ludis kun ŝi. Ĉeestis ankaŭ nano en tiu rondo, kiu faris ŝtultaĵojn kaj grimacojn, pri kiuj eĉ la saĝa Salomono ridintus.

Tamen Bela Laŭ ne povis ridi pri ĉio tio.

Ĉiun jaron alvenis kurieroj de Donaŭniks kaj laŭte frapis je la pordo de nimfa loĝejo. Tiam la servistinoj demandis:

"Kiu frapas tiel forte, ke timigas onian koron?"

La kurieroj respondis:

"Sendis nin la reĝo!
Do, raporton donu nun al ni
kion bonan dume faris vi"

Kaj ili respondis:

"La gajajn kantojn ni kantis
Kaj fremdajn dancojn ni dancis
Ne vere estis sukceso
Revenu sinjoroj post jaro"

Kiam la kurieroj foriris, Bela Laŭ estis eĉ pli malĝoja ol antaŭe.

Proksime de la fonto iam troviĝis la malnova gastejo "Monaĥina Korto". Tie estris dika mastrino, Beta, vivoĝoja virino, pia, agrabla kaj aparte bonkora al vagantaj malriĉaj submajstroj. Por ili ŝi montriĝis kiel vera patrino.

Iun tagon Beta estis en sia kuireja ĝardeno proksime de la Blua Poto, kie ŝi malkovris apud sia ĝardeno neglektitan areon. Ne plaĉis al ŝi tia aspektaĉo. Ŝi do komencis plibonigi la lokon, eltiris fiverdaĵojn kaj enmetis kelkajn kukurbajn semojn en la teron. Vidis ŝin la abato de la monaĥejo, kiu tre ŝatis ŝin. Dum la tuta somero tiu loko belaspektis kaj aŭtune grandaj flavaj kukurboj brilis tie ĝis la fonta bordo.

Iam la filino de la mastrino, Juta, iris en la kelon de la gastejo, kie ankoraŭ troviĝis malfermita ŝtona akvujo de malnova tempo. En la kandela lumo ŝi subite ekvidis la nimfon en la akvo. Juta estis ege timigita, forkuris kaj poste sendis sian kuraĝan patrinon en la kelon. Kiam Beta alvenis, la stranga gasto salutis jene:

“La akvovirino estas veninta,
Rampinta kaj naĝinta,
Tra gango kruda kaj ŝtona
Al la mastrino ege gastema

Por mi ŝi kliniĝis
Mian fonton beligis
Per fruktoj kaj per ĉiroj
Mi dankas do kun ĝojoj”

En ŝia mano ŝi tenis turnilon faritan el akvohela ŝtono, donis ĝin al Beta kaj diris:

"Prenu la ludilon, kara virino, por ke vi memoru min. Ĝi bone servos vin. Ĉiam, kiam en via trinkejo vi havas ebriajn gastojn, kiuj komencas kvereli kaj bati unu la alian, vi prenu la turnilon kaj turnu ĝin. Tiam eksonos forta kaj kara sonego, kiu faras, ke la pugnoj malleviĝas kaj denove paco regas. Ĉar ĉiuj gastoj fariĝis malebriaj. Kiam vi ĵetos vian antaŭtukon sur ĝin, ĉesos la movado, sed la sono ankoraŭ iom plenigos la tutan domon."

Tiel parolis la akvovirino. Beta volonte prenis al si la ludilon inklude ties oran ŝnuron kaj la ebonan tenilon. Ŝi dankis pro la donaco kaj invitis la nimfon reviziti ŝin laŭplaĉe. Tiam Bela Laŭ subakviĝis kaj malaperis.

Ne longe kaj montriĝis, ke la donaco estis efektiva valoraĵo por la gastejo. Ĝi ne nur trankviligis kverelantojn, ĝi ankaŭ daŭre allogis novajn gastojn. Gravuloj kaj eĉ princoj venis. Iam princo de Bavario estis gasto en la domo kaj iom ravita de la turnilo, li ofertis multe da mono por ĝi. Sed Beta ne volis fordoni sian strangan kaj utilan donacon.

Post tiu unua vizito Bela Laŭ ĉiun monaton revenis kaj kelkfoje eĉ intertempe. Pli kaj pli ŝi alkutimiĝis al Beta kaj ŝiaj filinoj. Iam en somera vespero, kiam neniuj gastoj estis en la trinkejo, Beta kaj ŝia plej maljuna filino iris en la kelon por alporti iom da vino. Tie ili denove renkontis la nimfon kaj babilis kun ŝi. Beta demandis ŝin, ĉu ŝi volus ĉirkaŭregardi en la domo, kaj eble provi iun vestaĵon de la filino. Juta ja havis la saman altecon kiel la nimfo. Bela Laŭ respondis: "Jes, ja, mi jam delonge deziras vidi, kiel homoj loĝas ĉe vi, kion ili havas kaj kion ili faras." Do, la filino rapide kaj ĝoje kuris supren kaj prenis puran tolotukon. Reveninte ŝi helpis la nimfon eliĝi el la baseno kaj metis la tukon ĉirkaŭ ŝian korpon. Ŝi prenis la manon de Bela Laŭ kaj gvidis ŝin supren al la ĉambroj. Tie Juta sekigis la piedojn de Bela Laŭ. Ho, kia tiklado! Ŝi ne povis ne ridi. Ja estis la unua fojo!

Juta volis doni sian plej bonan robon al la nimfo, sed ŝi rifuzis kaj estis kontenta kun ege simpla jupo kaj malnova jako. Ŝtrumpojn kaj ŝuojn ŝi ne emis surhavi. Kun malkombitaj haroj etenditaj ĝis siaj maleoloj ŝi iris tra la domo. Bela Laŭ vidis ĉiujn aĵojn, kiuj necesas por gastejo kaj ankaŭ por familia vivo. Aparte malgranda manspegulo kaptis ŝian atenton. Rimarkinte tion, Juta volonte donis ĝin al ŝi. La nimfo tre ŝatis la spegulon kaj rigardis ĝin kiel mirindan aferon, nekomparebla al ĉiuj siaj aliaj valoraĵoj.

Antaŭ ol ŝi adiaŭis, Bela Laŭ vidis malantaŭ alkova kurteno dolĉan infaneton kun ruĝaj vangoj kaj pomo en la mano. Estis nepo de Beta, sidanta sur verde glazurita poteto. Tiu bebo tre plaĉis al la akvovirino. Subite ŝi havis apartan odoron en sia nazo. Ankaŭ la aliaj virinoj rimarkis ion kaj forturnis sin de la bebo kaj ridegis. Nun ankaŭ Bela Laŭ komprenis kaj komencis kore ridi.
Beta tenis sian ventron kaj diris: "Ho, Dio donu al vi tiel freŝan knabon kiel estas nia Hano."
En la sekvanta nokto la nimfo bonhumore kuŝigis sin sur la grundo de la Blua Poto kaj baldaŭ pace ekdormis.

Ne longe kaj ŝi sonĝis pri bela somera postagmezo, vidis la monaĥejon kaj ties abaton eliri ĝin. Li volis scii, ĉu Beta eble estas en sia ĝardeno. La mastrino sidis kiel dika akvovirino kun longaj haroj je la Blua Poto. La abato venis, salutis kaj kisis ŝin tiel forte, ke tio eĥis de la preĝeja turo. De tie tra la tuta monaĥejo ĝis al la lavejo kaj ĉevalejo, kie sonis ĉiuj siteloj kaj bovloj. La bruo terurigis la abaton kaj ekmoviĝante tro rapide, lia ĉapeleto falis en la fonton. Beta retiris ĝin el la akvo kaj redonis ĝin al li. La embarasigita abato rapide forkuris. Subite aperis Dio el la monaĥejo, por ke li vidu, kio okazas. Li havis longan blankan barbon kaj ruĝan vestaĵon, kaj li demandis: "Sinjoro Abato, kiel via ĉapeleto tiom malsekiĝis?" La abato respondis:

"En l' arbaro apron mi renkontis
Subita forkuro nur min savis
Tro rapide mi kuregis
La ĉapel' do malsekiĝis"

Rekoninte tion kiel mensogon, Dio levis sian fingron kaj ordonis al la abato lin sekvi.

"Ho ve, ho ve, nun la maljuna sinjoro devas iri al la prizono!", Beta diris.

Tia estis la sonĝo de Bela Laŭ, kaj vekiĝinte ŝi ankoraŭ memoris, ke ŝi en sia dormo ege ridis. Pro tio ŝia koro tiel forte batis, ke surface de fonto estiĝis akvaj ringoj. Matene ŝi iris al la domo de Beta, por ke ŝi eksciu pri ŝia sonĝo. La mastrino volonte aŭskultis, sed respondis: "Ne tro atentu tian ridadon, kiu okazis dumsonĝe; la diablo estas friponeto. Kiam vi donus ĝojigan raporton pri via ridado al la kurieroj, tio havus malbonajn konsekvencojn por vi." La akvovirino iom ĉagreniĝis pro la respondo, adiaŭis kaj subakviĝis. Poste oni rimarkis, ke la fonto danĝere ŝvelis kaj ĝia akvo minacus la urbeton.

Pri tio aŭdis Ksaver, la filo de Beta, kiu estis kuiristo en la monaĥejo. Ĉar li estis gajeca knabo, li volis per ŝerco trankviligi la nimfon. Li kuris al sia ĉambreto, tiris bretojn el sia lito kaj enmetis ilin je la fonto, kie la akvo kutime superŝutas la baron. Tiam li rolagadis kiel fidela servisto, kiu tre zorgis pri siaj gemajstroj, farante ĉion ĉi ege parodiece kaj ĝojige. Bela Laŭ, kiu rigardis tiun spektaklon en sia kolero, ne povis ne ridi. Ŝi ridis tiel forte, ke tio aŭdeblis en la ĝardeno de la monaĥejo.

Kiam ŝi vespere venis al la gastejo de Beta, la virinoj jam sciis de la kuiristo pri la afero kaj deziris feliĉon al Bela Laŭ. Ŝi ja denove ridis. Sed pasis unu monato post alia, kaj la nimfo ne plu ridis. Jam baldaŭ la kurieroj revenus. Pro tio Bela Laŭ pli kaj pli malĝojiĝis. La virinoj provis konsoli ŝin. Iun vesperon Beta invitis aliajn virinojn al tielnomata Lumrondo en sian domon. Estis bona okazo por renkontiĝi, turni la spinilojn kaj ĝoje babili en la varma lumo de kandeloj. La akvovirino en sia malnova vestaĵo sidiĝis for de la varmega forno surplanke en iu ĉambra angulo kaj atente aŭskultis. Pli kaj pli ŝi alkutimiĝis al tiu agrabla rondo kaj ankaŭ fariĝis iom babilema. Aparte por ŝi, Beta iun vesperon montris la kristnaskan kripon, faritan por siaj genepoj. Miregite ŝi rigardis la sanktan familion, la virgulinon Mario kun sia bebo, la tri saĝulojn el la Oriento sur siaj kameloj, kaj la paŝtistojn, kiuj sekvis la matenan stelon al Jesuo. Dum Beta ĉion preparis kaj riparis, ŝi parolis pri la sanktaj rakontoj. Ŝi ankaŭ konis multe da fabeloj kaj enigmoj, kaj ŝi lasis solvi ilin en la gaja rondo de virinoj. Kelkfoje Bela Laŭ trovis la ĝustan respondon. Aparte plaĉis al ŝi la sekvanta enigmo:

"Mi estas reĝino maldika
Beligas min krono gracia.
Kaj tiuj, kiuj al mi per fidelo servas
Grandan rekompencon ja havas

Miaj virinoj devas min kombi
Kaj senpaŭze al mi rakonti
Ili al mi neniujn harojn lasas
Neniam tamen kalva mi restas

Promeni laŭ plaĉe tion mi faras
Okazas rapide kaj tion mi ŝatas
La lokon mi neniam forlasas
Do divenu nun, kio mi estas?"

Bela Laŭ ĝoje respondis:

"Kiam mi iam estos en mia hejma regno kaj ŝvabia ulo, eble de via urbo, vizitos ĝin, li voku mian nomon tie, kie la Danubo enfluas la maron- tie estas la regno de mia edzo- tiam mi alvenos kaj salutos la fremdulon per helpo kaj konsilo. Por ke li estu certa pri mi, li demandu al mi pri tiu ĉi enigmo. Neniu en nia gento povas respondi krom mi, ĉar tie oni ne konas tiajn spinilojn, kiajn vi uzas ilin en Ŝvabio.”

Iun tagon juna metiisto vizitis la Bluan Poton. Li elprenis sondoplumbon kaj ŝnuron el sia sako, ĉar li volis scii, ĉu veras, ke la fonto havas neniun fundon. Li lasis la plumbon subakviĝi. Sed ĝi ne atingis la grundon, li do aldonis du pliajn ŝnurojn, kaj ankaŭ tio ne sufiĉis. "Ho ve, ĉu tiu ĉi fonto vere estas senfunda?", li ekkriis.

Je tiu bela postagmezo kuŝis Bela Laŭ sur la sabla grundo de la fonto, kaj ŝia servistino, Aleila, kiu estis ŝia plej favora, ĵus trankvile tranĉis ŝiajn ungojn per ora tondileto. Tiumomente malrapide venis de supre iu malhela aĵo. Kiam la ŝercema servistino rekonis la sondoplumbon, ŝi prenis la ŝnuron per ambaŭ manoj, tiris kaj tiris ĝis ne pli estis havebla de ĝi. Tiam ŝi prenis la tondilon kaj rapide fortranĉis la plumbon. Anstataŭe ŝi ligis al la ŝnuro dikan cepon, kiu hieraŭ estis falinta en la fonton. Vidinte tion, Bela Laŭ emis ankaŭ kontribui al la ŝerco, forprenis sian kolieron kaj ĉirkaŭmetis ĝin je la cepo. Ŝajne tio ne sufiĉis, ŝi do ligis ankoraŭ la oran tondileton kun la aliaj aĵoj. Kontenta ŝi tiam vidis kiel ĉio estis tirita supren.

La metiisto, kiu eltiris la strangajn aĵojn estis tre surprizita kaj kredis, ke li jam iom freneziĝis.

De tiu tempo konatiĝis langorompilo en ŝvabia dialekto, kiu ankoraŭ nuntempe estas tre ŝatata de infanoj:

" 's leit a Klötzle Blei glei bei Blaubeura, glei bei Blaubeura leit a Klötzle Blei" *

Tagoj pasis ĝis iam denove la virinoj kun siaj spiniloj kunsidis en la domo de Beta kaj parolis pri tiu afero, kaj ili provis ĝuste elbuŝigi la menciitan diraĵon. Ho, kia gaja okupo! Ridado plenigis la ĉambron, kvankam ili ne vere sukcesis. Ankaŭ la akvovirino devis provi tiun diraĵon. Unue ŝi provis malrapide, sed Juta insistis, ke ŝi pli rapide provu. Tio ne estis facila afero, do ankaŭ ŝi stumblis je la vortoj en la ŝvabia dialekto. De la gojiga ridado ankaŭ Bela Laŭ estis infektita. Ŝiaj blankaj dentoj estis videblaj kaj ŝia hela rido sonis en la ĉambro.

Subite malfermiĝis la pordo, la plej maljuna filo de Beta eniris la ĉambron kaj vokis: "Ho Dio, sendu la Laŭ hejmen! Ĉu vi ne aŭdas la bruon en la urbo? La Blua Poto malpleniĝas kaj kelkaj stratoj jam estas malsekaj. En la monto ĉe la fonto aŭdiĝas rolado kaj bruego, kvazaŭ okazus Diluvo.

Aŭdinte tion, Bela Laŭ ekkriis: "Tio ja estas mia edzo, sed mi ne estas hejme!" Ŝi senkonscie falis surplanken. La timigitaj virinoj ne sciis, kion fari. Ĉu la akvovirino mortis? Unu malfermis fenestron, alia ŝian vestaĵon kaj alia provis revigligi ŝin. Sed vane. Tiam Ksaver, la gaja kuiristo aperis en la pordo kaj diris: "Mi jam divenis, ke ŝi estus ĉi tie. Tamen, kiel mi povas vidi, ne estas tro gajeca rondo. Enakvigu la anason, tiam ŝi denove naĝos!" Iom konfuzita, Beta diris: "Vi ja havas bonan ideon, tamen en la kelo kaj en la krudaj gangoj la akovirino difektiĝos. "Ne kelo!" kriis la kuiristo, "Mizero ne konas ordonon! Mi mem alportos ŝin al la Blua Poto." Estante forta junulo, Ksaver facile levis la nimfon sur siajn brakojn. "Atentu, atentu!", kriis Betha. "Juta, kuniru kaj prenu lanternon kun vi." La kuiristo ŝercis: "La fiŝo havas sian pezon!", sed li atente alportis ŝin per firmaj paŝoj tra la domo, tra la korto kaj ĝardeno ĝis al la fonto. Iom sub la akva surfaco tri servistinoj de Bela Laŭ jam malpacience atendis] ŝin.

Ĉe la fonta bordo Juta demetis la laternon kaj la kuiristo apogis la senmovan korpon je la kukurba monteto. Rigardante la belan nimfon tiom proksime, li iom ekscitiĝis kaj enkapiĝis iu friponaĵo. ‘Se vi ŝin kisas, vi fariĝus feliĉulo vian tutan vivon.’ Kaj senhezite li kisis la akvovirinon. Ho ve, kio nun okazis estis tre granda surprizo por la bedaŭrinda Ksaver ! Akvaj ŝpruceroj el la fonto estingis la lanternon, ke tute malheliĝis, kaj samtempe multaj malsekaj manoj frapis lian vizaĝon kaj aliajn partojn de lia korpo tiom forte, ke tio resonis de la monaĥejaj muroj. Juta mirigite demandis, kion okazis. "Buŝegaj frapoj! Mi ne sciis, ke oni konas tiajn aferojn ĉe la Nigra Maro." respondis la kuiristo kaj forkuris iom ŝokite.

En sia senkonscia dormo la reĝina nimfo aŭdis tion, kaj plenkore ridis, same kiel ŝi iam ridis en sia sonĝo pri la punita abato. Do estis la kvina fojo!

Kiam Juta revenis hejmen ŝi raportis pri la nokta okazaĵo. De la servistinoj de Bela Laŭ ŝi eksciis, ke la reĝo ankoraŭ ne alvenis. Sed tio ne longe daŭrus, ĉar la granda akvostrato sub la montaro, kiu etendiĝas ĝis la Danubo, jam estis plenigita. Ĉio estis preta por la spektakla alveno de Donaŭniks, kiu venus kun siaj ornamitaj marĉevaloj kaj aliaj akvaj bestoj. Eksonus solena muziko de kornoj kaj paŭkoj. Torĉoj tiam lumigus la kavernojn kaj subakvajn gangojn.

La servistinoj nun rapidiĝis, por ke ili preparu la reĝa nimfon. Ŝi jam denove estis tute vivanta kaj nun estis atente prizorgita, kombita kaj tre bele vestigita.

Tri horojn post noktomezo, la kela sonorilo de la gastejo aŭdiĝis dufoje, ke ĉiuj sciu, ke rapideco necesas. La virinoj alvenis kaj Bela Laŭ salutis ilin de la akvujo. Ŝia vizaĝo estis iom pli bela ol kutime kaj ŝiaj okuloj brilis, kiel oni neniam antaŭe vidis tion ĉe ŝi. Ŝi diris: "Sciu, ke mia edzo kun siaj kavaliroj alvenis je noktomezo. Morgaŭ ni revenos hejmen. La reĝo ege amas min, kvazaŭ mi nur nun estas lia edzino. Baldaŭ, kiam finiĝas la trinkado, ili ekstaros de la festa tablo. Mi nerimarkite malaperis, por ke mi adiaŭu vin. Dankon Beta, Juta kaj ĉiuj aliaj sinjorinoj! Salutu la virojn kaj servistinojn. Ĉiun trian jaron vi ricevos mesaĝon de mi, aŭ mi mem venos jam pli frue kaj sur mia brako mi havos vivantan pruvon, ke mi estis ĉi tie kaj ridis kun vi. Sed nun mi volas montriĝi dankema al vi kaj beni vian domon.

Ofte mi aŭdis, ke vi estis gastema al malriĉaj submajstroj per libera nutraĵo kaj tranokto. Por ke vi ankaŭ estonte povas fari tion, vi trovos kruĉon en tiu ĉi kelo, plenigitan per arĝentaj moneroj. De tiu vi donu al ili laŭplaĉe kaj antaŭ ol estos fordoninta la lastan moneron, la kruĉo denove estos plena. Aldone mi donacas ĉiujn cent jarojn kvin bonŝanco- tagojn kun apartaj donacoj, ĉar tiu estas mia feliĉa nombro. Vi trovos tiujn donacojn tie proksime de la akvujo. Mi faros tion tiom longe, kiom ankoraŭ posteuloj de via familio mastrumas la gastejon."

Post tiuj vortoj ŝi mallaŭte parolis ankoraŭ pri iuj aferoj kun Beta. Kiam ŝi adiaŭis, la virinoj havis larmojn en la okuloj. Bela Laŭ surmetis ringon kun verda ŝtono je la fingro de Juta, kaj diris: "Adiaŭ, Juta! Ni kune ja havis apartan rilaton, kiu devos daŭri." Estis ŝiaj lastaj vortoj. La akvovirino mansvingis kaj subakviĝis.

Vere, en niĉo malantaŭ la akvujo troviĝis la kruĉo kun la menciita enhavo. Ankaŭ la donacoj estis tie, ĵetkuba kaliko el draka haŭto kaj ora desegnaĵo, ponardo kun valora tenilo, ebura bobenotenilo, bela tuko fremdlanda kaj multo pli. Aparte impresis kuira kulero el palisandro kun longa trunketo, ornamita per oro. Tiu lasta aĵo estis donaco por Ksaver, la gaja kuiristo, por ke li ne forgesu la akvovirinon.

Beta, la mastrino, tenis la aferojn ĝis sia vivofino, kiel ordonis Bela Laŭ al ŝi. Ankaŭ ŝiaj posteuloj sekvis ĝuste.

Ĉu Bela Laŭ vere revenis, oni ne certe povas diri, sed mi volonte kredas, ke ŝi faris tion. Ciuokaze, ankoraŭ nuntempe in Blaubeuren oni volonte memoras la strangan nimfon.

                                                            F I N O
  • (" kuŝas bloketo da plumbo proksime de Blaubeuren, proksime de Blaubeuren kuŝas bloketo da plumbo")

Sort:  

Saluton Nelli, mi forgesis diri, ke estus plej bone kopii la rakonton sur paperon aŭ e-legilon, se vi havas. Bonan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 64448.82
ETH 2646.10
USDT 1.00
SBD 2.77