Backed by Nothing / in Esperanto

in #esperanto6 years ago (edited)

Tradukado ankaŭ estas bona okazo pli bone kompreni la kontenton de koncerna teksto. Ĉar mi ankoraŭ estas novulo en la virtualvaluto-kampo mi ĉiam serĉas artikolojn, per kiuj mi pli bone povas lerni pri tiu afero.

Jen estas tre interesa kontribuo de Stan, kiun mi tradukis:
https://steemit.com/bitshares/@stan/backed-by-nothing

Bazita sur nenio

Multaj respektataj homoj, ekzemple Doug Casey, kutimis diri, ke virtualaj valutoj estas "subtenataj de nenio" kaj sekve iel malpli malsukcesas al "plena fido kaj kredito de la usona registaro". Sed ili de tiam ŝanĝis iliajn sintenojn, rimarkinte, ke tiujn valutojn havas multe pli superan subtenon ol tiuj de grandaj bankoj aŭ registaroj. Fakte, pro ilia grandega potenco kaj falsa legitimeco, ne ekzistas pli malbona kontraŭulo ol granda banko aŭ registaro.

Vi starus multe pli bone subtenante moneron kun akcioj de Apple Stock, kiu estas almenaŭ iom respondeca al siaj akciuloj kaj sentema al sia publika reputacio.

Virualaj valutoj povas esti subtenataj de multaj aferoj, inkluzive de Apple Stock aŭ oro en reputata deponejo en ŝtato, kiu rekonas oron kiel jura propono (ekzemple UPMA en Utaho). En ĉi tiuj kazoj ankoraŭ ekzistas iuj kontraŭpartoj de risko, ke tia firmao povus veni sub registara kontrolo aŭ interna skandalo. Sed eĉ en tiaj kazoj, ili havus iom da subtena valoro. Se la flanka apogo (valoro de la kompanio) estas pli ol duobla de la elstara valuto, tiam ĉi tiu risko povas plejparte reduktita.

Sed la kialo, kial virtualaj valutoj estis inventitaj, estis por tute forigi kontraŭpartan riskon. Se vi pensas pri Bitcoin kiel la Malcentralizita Aŭtonoma Kompanio (angl. DAC), kiu ĝi ja estas, kaj pensas pri bitcoins kiel "partaĵoj" (angl.shares) en tiu kompanio, kaj la servo realigita de ĉi tiu kompanio, estas translokigi proprietecon de tiuj akcioj al iu ajn alia en la mondo, Tiam bitcoin estas subtenata de la postulo pri siaj servoj kaj spekulado pri tiu postulo - samkiel Apple-stock.

Krom neniu povas kapti vian bitmonon kiel ili povas kapti vian Apple-Stock-on.

Pli mojosa, senoficista kompanio estas eĉ pli bona kontraŭpartia libera subteno. BitShares estas inteligenta mona fabriko kaj malcentralizita interŝanĝejo, kaj BTS pro tio estas subtenita de la valoro de tia kontraŭparto, libera, tre utila senoficista kompanio. Altvalora!

Dankon @stan, Thanks! Kaj dankon al la legantoj pro viaj atento kaj voto. Bonan tagon!

Sort:  

haha! :) he found some paper for the fireplace...
btw.. i see esperanto for the first time... the father of my grandfather knew it...

actually i saw this articale before realizing we're already steemian freinds :))
then came on this page to read some esperanto :)
could not understand tho...
reminds me of portoguese or spanish...or latin..

Very fun! Thank you for sharing!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 64029.44
ETH 3157.04
USDT 1.00
SBD 4.02