Anagama Projekto

in #esperanto7 years ago (edited)

Ĉiu jaro en Oksfordo furoras Arto-Semajno per multaj diversaj ekspozicioj kaj artaj okazaĵoj. Unu el ili estas Anagama-projekto en Wytham Woods, arbaro de universitato proksime de la urbo.
Temas pri ceramika entrepreno. Jam en 2015 estis konstruita speciala forno por ceramiko, tiel nomata Anagama kiln.  Estas tipo de dekliva tunela forno, kiu unue en Azio estis uzata en la  kvina jarcento. Ĝi bruladas dum multaj tagoj por atingi altajn  temperaturojn. En tiu procezo amaso da brulmaterialo estas bezonata. Nia forno estas konstruita per salika plektaĵo kaj dika argila mantelo. En ĝi “bakas” proksime 200 potoj ĉe optimuma varmego de 1150 gradoj Celsius. Ok tunoj de ligno estas provizata por tio.

Tiu projekto estas iniciativo de la universitata etnografia museo Pitt Rivers kune kun tre renomaj japanaj ceramikistoj, kiuj ankoraŭ nuntage uzas tiajn tradiciajn fornojn. La majstro Kazuya Ishida faris potojn por la unua forno. El Britio unu el la plej bonaj ceramikistoj Jim Keeling de la Whichford  ceramikejo estas kunfondinto de la projekto. Por li la projekto estas aparte alloga. Spite ke eŭropaj ceramikistoj de cent jaroj estas ege influitaj de azia ceramiko, tiu simpla teknologio ŝajne estas ĝis nun ĉi tie iom neglektita. Teamo de ceramikistoj kaj voluntuloj unu  semajnon prizorgas la fajron tage kaj nokte. Fine la forno estas unuan fojon malfermita kaj kelkaj malgrandaj potoj  estas elprenitaj tra la fajra truo. Tuj poste la ardaj potoj estas metitaj en ujon plenigitan je lignaj rabotaĵoj por la finpretigo en reduktanta atmosfero. La fajro ankoraŭ brulados plurajn tagojn ĝis la finbakado de potoj.
Bona etoso regas ĉirkaŭ la forno. Estas ankaŭ publika spectaklo; oni povas  paroli kun ceramikistoj kaj projektuloj, rigardi al informa materialo pri azia kaj brita ceramiko, japana teo- ceremonio aŭ enmani diversajn potojn de malsamaj majstroj. Ankaŭ manĝetoj kaj frandaĵoj estas haveblaj. 


Intertempe apud la forno dua Anagama forno estas konstruita. Ĉi-foje de japanuloj, kaj iom aliforme. La konstruaĵo konsistas el specialaj brikoj kaj devos servi dum almenaŭ 25  jaroj. Ĝi estos ĉefe uzata por multdiziplina esplorado, kiel ekz pri materialaj ecoj en la fajroprozeco. La unua forno restas ankaŭ por komunuma uzado kaj espereble deliveros mirindajn ceramikaĵojn, kiuj instigas multajn homojn al kreema agado. 

Post longa brulado kaj kelktagaj malvarmigo la forno estas malfermita. Ĉu la brulo sukcesis, ĉu ĉiuj potoj estis sufiĉe elbakitaj, kaj nenio diskrakis en la flamoj? Multaj maltrankvilaj demandoj! Tiam la rezulto. Ceramikaĵo post ceramikaĵo estas atente elprenita kaj ĝojante kaj dankeme la teamo rigardas la belajn ekzemplarojn. En la fajra procezo la forna planko danĝere deformis je la unua fojo, sed bonŝance neniuj potoj falaĉis. Ĝenerale ilia surfaco plejparte boneaspektas. La cindro de la ligna brulaĵo kreis je multaj partoj de la potoj interesan glazuron, kiu harmoniĝas kun la pli krudaj partoj. Kelkaj ceramikaĵoj vere elstaras inter la multaj kaj estas poste kspoziciataj en la universitata museo. 


                 


Dankon pro legi mian kontribuon. Bonan tagon !


Sort:  

Interesa artikolo.
Cxu vi estas ceramikisto?
Dankon pro eldoni kaj verki esperantan artikolon.

Ne mi mem ne estas ceramikisto, tamen mi laboris kun arĝilo kiel skulptisto. Mi havas familianojn kaj amikojn ceramikistajn.

Very nice pots, I like ! - Great forms. Wood ashed pots always very warm feeling.

Congratulations @johano! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

Award for the number of upvotes

Click on any badge to view your own Board of Honnor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

If you want to support the SteemitBoard project, your upvote for this notification is welcome!

Thanks. Everyone wants to be rewarded. You keep us busy !

What a great project, building an anagama with a group. I hope to see more.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63498.69
ETH 2645.91
USDT 1.00
SBD 2.80