Praktikante Esperanton - Miaj malfeliĉaj okazaĵoj :P

in #esperanto7 years ago

Se mi faris erarojn, korektu min :*

Saluton frenezuloj :)

Kiel vi fartas? Lastetempe mi ne fartis tro bone. Mi havis la serion de malfeliĉaj okazaĵoj.

Do unue mia komputilo estis inundita. Kaj mi ne povis labori por unu monato. Mi ne havis monon kaj mi ne povis aĉeti la novan. Sed ne zorgu - nun mi havas novan tekkomputilon 😃 Fakte mia jutubista amikino helpis min aĉeti ĝin se mi helpus ŝin traduki kiam ŝi bezonos la helpon. Mi havas la plej bonajn amikojn en la mondo, ĉu ne? 😃

Dume kiam mi ne havis komputilon, mi iris al Germanujo viziti mian familion. Kaj mi havis aventuron. Mia buso iris sen mi kiam mi iris al necesejo ĉe la stacidomo in Poznań. Mi devis kapti ĝin per taksio :D Ĝi estis tre, tre amuza, vere. Ne zorgu, ĉio finiĝis bone. Mi venis al Germanujo sekura kaj sana. Sed mi perdis 100zł :P

Kaj, kiam mi revenis el Germanujo, mi iris al laborintervjuo, kaj mi ricevis mandaton ĉar mi iris nur unu halton sen la bileto.

ĉio okazis en 2 semajnoj.

Kia feka malfeliĉo!

Kaj poste mi serioze malsaniĝis kaj devis iri al kuracisto. Mi ankoraŭ estas malsana.

Do, kiel vi fartas? :P

Dankon pro via atento :)

Bonan ŝancon al ĉiuj ^^

Sort:  

Esperantisto kaj el Pollando? Ho, ho :) mi logxas en Vroclavo. Mi povus skribi ion esperante sed mi ne havas multe da tempo.

Perdi buson en alia lando ja aĉas! mi timus. kuraĝon. Eble estus bone afiŝi bildojn de via voajĝo kaj la naturo de Germanio.

Saluton @ginny. Bonvenon en Esperanto-steemit.
La vivo estas kelkfoje konfuza... Ĉion bonan al vi !

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 57034.02
ETH 3084.35
USDT 1.00
SBD 2.41