Praktikante Esperanton - Kiel esti bona instruisto?

in #esperanto7 years ago (edited)

Mi estas instruistino de la angla.

18402558_964876486982676_5584308313408555833_n.jpg

Mia patro ankaŭ estis la instruisto. Mi neniam volis esti la instruistino, sed kiam mi provis labori en mia unua laborejo, mi malkovris ke mi estas tre bona instruistino kaj mi ne havas problemojn ekspliki la anglan al miaj studentoj. Mi konas kelkaj denaskaj anglistoj kiu instruas sian lingvon en Pollando sed ili ofte havas problemojn ekspliki la regulojn de la angla - ili nur scias kiel paroli ĝin. Kaj mi bone scias da regulojn. Verŝajne estas instruistoj kiu nun spektas mian jutubkanalon (Verdaj Aferoj de Ginny) kaj legas tiun artikolon - kutime estas lingvaj instruistoj kiuj decidas paroli Esperanton. Do saluton al ĉiuj instruistoj ĉi tie :)

Do mi lernis kelkajn regulojn kiel esti la bona instruisto:

  1. Oni devas scii multe pri kio oni instruas

  2. Oni ne devas esti tre aminda - mi estas sufiĉe strikta, sed miaj studentoj ŝatas min kaj ili scias ke mi volas instrui ion al ili, ne nur esti ilia amikino

  3. Oni devas esti laborema kaj interesiĝi pri multege da aferoj konektitaj kun la vojo de sia vivo (mi ekzemple ne lernas nur la Anglan - mi parolas la Germanan, Esperanton...)

  4. Oni devas esti pacienca kaj kompreni ke ĉiuj homoj lernas malrapide antaŭ ili povas fari ion rapide kaj flue

  5. Oni povas (sed ne devas) esti amuza 😛

  6. Oni devas scii kiel paroli kun homoj

  7. Oni devas lerni kun studentoj, oni ne ĉiam estu la plej bona en ĉiu

  8. Oni devas scii kiel improvizi - estas tre hazardaj okazoj en la mondo, kiam oni devas administri

Do, mi ne havas pliajn ideojn.

maxresdefault.jpg

Ŝatu ĉi tiun artikolon kaj ŝatu la instuistojn! 😛 Ili estas tre gravaj 😃

Ĝis ^^

Sort:  

Utilaj reguloj, mi iam instruis esperanton kaj nun, nu, ne plu mi movadumas serioze. Sed mi trovas viajn regulojn sufiĉe mojosajn kaj utilajn.
Vi hieraŭ komencis verki esperante en Steemit. Gratulon kaj bonvenon. mi esperas ke tago post tago nia komunumo en Steemit pli fortiĝu. kuraĝon kaj sukceson.

Dankon ke vi skribas en esperanto kaj pri esperanto

Mi penzas ke tiujn regulojn estas bone ankaŭ por instrui muziko.

Mi volis tiuj reguloj estu bonaj por multe da instruistaj okazoj :P

Kiam mi instruis Esperanton per voĉa babilado, la plej grava afero laŭ mi estas devigi nenion al la lernanto, ĉar se la volo kaj diligenteco ne venas de la studento mem, tiu ne kontentos pri si kaj rapide ĉesas lerni.

Mi volus havi belan instruistinon kiel vi, ĉar mi nuntempe lernas la anglan pere de aplikaĵoj kaj Jutubo, mi ankaŭ legas facilajn librojn pri gramatiko sed ankoraŭ mi ne bone scipovas tian lingvon.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 56934.21
ETH 3091.02
USDT 1.00
SBD 2.38