Arteria hipertensio aŭ alta sanga premo

in #esperanto6 years ago

Arteria hipertensio aŭ alta sanga premo
La alta sanga premo aŭ hipertensio estas sistema malsano, kiu efikas al ĉiuj landoj de la tuta mondo kaj konsistas en havi sangan premon super la akceptita valoro kutime (sub 120 mm Hg / 80 mm Hg). (1–3)

Sanga premo
Sanga premo estas tiu premo, kiu premas kontraŭ la arteria muro. Ĉi tiu premo estas kaŭzita per kuntiriĝo de la muro de la koro. Kiam unu el niaj 2 koroj malsaniĝas, la alia malsaniĝos, kaj malsanigos aliajn organojn, ekzemple: cerbo, renoj, ekstercentraj vaskuloj, ktp.


Referenco: https://www.biodigital.com

Reprezentado de la sanga premo en sanaj centroj

La sanga premo, kiu kutime estas prenita en la sanaj centroj estas ĉiam reprezentita per 2 nombroj, kiuj aspektas kiel frakcia divido. La supra nombro reprezentas la valoron de la sistola premo kaj la suba nombro reprezentas la diastola premo.

Sistola premo
La sistola premo estas la plej alta arteria premo dum kora ciklo. Ĝi estas mezurita post la kora kontrakto (sistole) kaj la sango estas forpelita.(4)

Diastola premo
La diastola premo estas la plej malalta arteria premo dum kora ciklo. Ĝi estas mezurita kiam la koro estas malkontrakto (diastole) kaj sango estas revenita. (4)

La sanga premo ofte estas taksata per ekstercentra arterio, la plej uzita estas la dekstra arterio braĉialo/brakialo.


Referenco: https://www.biodigital.com

Kiom estas normala sanga premo?
La normala valoro de la sistola sanga premo estas sub 120 mm Hg, kaj la diastola sanga premo sub 80 mm Hg. La alta sanga premo estas konsiderata la sistola premo inter 120 - 129 mm Hg kaj la diastola premo ankoraŭ sub 80 mm Hg. La arteria hipertensio estas konsiderata super la valoro de 130/80 mm Hg, estas 2 stadioj de hipertensio: unua stadio kaj dua stadio. La unua estas inter 130 - 139 mm Hg (sistola premo) kaj inter 80 - 89 mm Hg (diastola premo); kaj la dua estas super 140/90 mm Hg.(1–3)

Kion oni povas fari?, Kiel oni resaniĝos?
La arteria hipertensio ne havas kuracon, nur povas esti kontrolita. Ekzistas du manieroj por interveni:

La nefarmaka terapio

Farmaka terapio
Ĉi tiu terapio estas alia maniero por interveni, tion la kuracisto donos al vi kaj vi devas renkonti kun li por paroli kiel evoluas la malsano. Ĝenerale ĝi bezonas kuraciloj kiel drogoj kontraŭ la hipertensio.(1)

Finfine memoru ke la plej bona medikamento estas la antaŭzorgo.

Referencoj:

  1. SUCARI C. FI. Hipertensio [en esperanta lingvo] [Internet]. YouTube Channel. Perú; 2018 [citado el 20 de agosto de 2018]. Disponible en:
  • Whelton P, Carey R, Aronow W, Otros. 2017 ACC/AHA/AAPA/ABC/ACPM/AGS/APhA/ASH/ASPC/NMA/PCNA guideline for the prevention, detection, evaluation, and management of high blood pressure in adults: a report of the American College of Cardiology/American Heart Association Task Force on Clinical Pr. 2017;
  • Pk W, Whelton PK, Carey RM, Aronow WS, Ovbiagele B, Casey DE, et al. 2017 Guideline for the Prevention, Detection, Evaluation, and Management of High Blood Pressure in Adults A Report of the American College of Cardiology / American Heart Association T [Internet]. Journal of American College of Cardiology. 2017. 283 p. Disponible en: http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/29133356
  • Constanzo LS. Physiology. Sixth. Philadelphia: ELSEVIER; 2018.
  • Coin Marketplace

    STEEM 0.30
    TRX 0.12
    JST 0.033
    BTC 63955.40
    ETH 3139.68
    USDT 1.00
    SBD 3.87