Venezuelo: “la plej homicida lando de Latinameriko kaj la Karibo”, laŭ rezulto de InSight Crime.

in #esperanto7 years ago

Laŭ la lasta rezulto prezentita ĉi-vespere por InSight Crime, fondaĵo dediĉita al la studado de la ĉefa minaco al la nacia kaj civita sekureco en Latin-ameriko kaj la Karibo, Venezuelo estas la lando kiu registris la plej altan indicon de hom-mortigo en la regiono dum la jaro 2017, 89 mortoj po 100.000 loĝantoj.

caracas_2.jpg

La organizaĵo klasifikis la landon kiel “la plej homicida”, apogita per la nombroj (ne oficialaj) havigitaj por la Venezuela Observejo de Perforto (Observatorio Venezolano de Violencia), institucio kiu montris en sia informo ke okazis 26.616 murdoj en la lasta jaro, inkludante 5.535 kiujn la ŝtataj fortoj faris.

Tiel, InSight Crime memorigis ke Aprile 2017, meksika organizaĵo ne-Registara, kiu preparas tabelon pri la plej danĝeraj urboj el la mondo, klasifikis Karakason en la unua loko de la listo, ĉar tiu loko havas homicidan indicon de 130 po 100.000 loĝantoj.

ccs.jpg

Venezuelo sekvita de El Salvadoro, 60 po 100.000 loĝantoj; en la tria loko Jamajko 55,7 po 100 000; kvare Honduro 42,8 po 100 000 kaj en la kvina loko Brazilo 29,7 po 100.000

La plej malaltaj en la tabelo estas: Argentino 6 po 100.000, Ekvadoro 5.8 po 100.000 kaj Ĉilio 3,3 po 100.000

)

Sort:  

Dankon pro dividi la malĝojan novaĵon. Ĉu vi ne pensas, ke la nuna politika situacio en via lando kontribuas al tiuj nombroj? Estas malfacile taksi en kiun direkton Venezuelo marŝos en la venontaj jaroj.

Mia lando cxiam estis dangxera kaj estos, cxar la nuna registaro ne volas foriri.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.12
JST 0.027
BTC 62678.63
ETH 3015.27
USDT 1.00
SBD 2.49