Venezuelo, la plej danĝera lando en Latin-Ameriko po 81,4 murdoj el 100.000 loĝantoj.

in #esperanto6 years ago

Venezuelo registris dum la pasinta jaro 2018 indicon de 81,4 murdoj el 100.000 loĝantoj, la statistiko montras 23.047 perfortajn mortojn, kaj tio situigas la lando kiel la plej danĝera de Latin-Ameriko, laŭ la informo kiun prezentis la ne-registara organizaĵo Venezuela Observejo de Violento. (Hispane: Observatorio Venezolano de Violencia)

La dokumento, kiun prezentas la Venezuela Observejo de Violento ĉiujare, estis ellaborita zorgante la faktoron kiel murdojn “rekoneblajn por la aŭtoritatoj”, mortoj de deliktuloj dum konfrontiĝo kun la fortoj de la ordo, tiel kiel “ mortoj en enketo-esploroj”.

“La ĉi-jaraj rezultoj montras malpliigon de la nombro de murdoj faritaj de deliktuloj kaj notindan kreskon de la viktimoj kaŭze de la polica forto”, diris profesoro Roberto Briceño León, kiu kunordigas la studon en kiu partoprenas la ĉefaj universitatoj de la lando.

La spertulo rimarkis ke la “ekstermado” de la deliktuloj kaŭze de la policaj manoj povus taŭgi de hipotezo por ekspliki la malkreskon de la indico de murdoj, kiuj en 2017 atingis 89 perfortajn mortojn el 100.000 loĝantoj, kio siavice postsekvis leĝeran malkreskon relative al 2016.

Li menciis ankaŭ ke multaj deliktuloj migris, ĉar iliaj agadoj ne plu estas profitaj en Venezuelo, lando kiu havas severan ekonomian krizon.

Laŭ la datumoj de la Venezuela Observejo de Violento, Venezuelo suferas “Epidemion de violenco” en ĉiuj regionoj, ĉar la regiono kun la plej malalta indico de perfortaj mortoj, la ŝtato Merido (Hispane: Mérida) en la okcidenta parto de la lando, prezentas 24 perfortojn el 100.000 loĝantoj, cifero kiu duobligas la sojlon starigita por la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)
d170124a1786996c47883d3242d8f01d.jpg
La plej danĝeraj ŝtatoj estas, Aragua kaj Mirando kiuj havas 168 kaj 124,4 murdojn respektive.

En la 335 municipoj kiujn la lando havas, 296 registras epidemion de violenco, la unua estas:

El Callao, kiu havis 619,8 murdojn kaj Roscio 458,1 murdojn el 100.000 loĝantoj, ambaŭ el ili estas en la ŝtato Bolivaro (Bolívar)

Profesoro Roberto Briceño León asertas ke la ciferoj prezentitaj estas “ege konservativaj” respekte al la nigraj ciferoj (ekster-ofikcialaj) de murdoj”, kaj atentigis ke multaj el la deliktoj ne estis registritaj en la policaj arkivoj, pro tio li taksas tion kiel “cenzuradon” en la eniro de datumoj.

La dokumento de la Venezuela Observejo de Violento indikis ke la plejmulto de la murdoj estas faritaj “sur la strato” kontraŭ viroj, per paf-armoj kaj dum la noktoj de la semajnfinoj.

Por donacoj

Myriad konto:

XMY -> 4zUD5WN3XZ2HcGxvoka28F5xneWbZmFpA4

Paypal: https://www.paypal.me/LeninAraque

twitter: @Cxapelo

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 54384.85
ETH 2275.99
USDT 1.00
SBD 2.33