Venezuelo kaj Oklokratio

in #esperanto7 years ago

Saluton! Kamaradoj, hodiaŭ mi prezentas alian artikolon, temas pri:

Kio estas la oklokratio?

En konsento kun la RAE (Reĝa Akademio Hispana) 22a eldono, la oklokratio estas la registaro de la hom-amaso aŭ de la plebo. En la filozofio kaj la politiko, Aristotelo, en la antikva Grekio, konsideris ke, la oklokratio estis la registaro de la demagogoj kaj sekve, degrado/ degenero/perverseco/malnobligo de la demokratio.

Por ke la oklokratio bone funkciu, oni bezonas du elementojn:

La hom-amaso kaj oklokratulo.

La hom-amaso, kvalifikita kiel amaso por Ortega kaj Gasset ĝi estas tiu socia sektoro ke, plenumita je senscio, ĝi moviĝas pro elementaj sentoj kaj neraciaj emocioj. Ĝi distingi sin de la popolo, kiu estas la konforma socia korpo de konsciaj civitanoj, kiu konas siajn bezonojn kaj necesojn, kun formita volo kaj preparita por decidi kaj plenumi sian legitiman povon.

La oklokratulo sin prezentas kiel karisma militestro, intuicie Li havas la kapablon por adapti la simbolajn materialojn al la necesoj de la hom-amaso, dirante al ili ke, Li kontentigi iliajn tujajn necesojn, ĉi-maniere, havi la alligecon de tiu socia sektoro, kiu estas profunde en la senscio kaj deprimo, Tiu agado faras ke ili blinde kredu je la manipulo de la oklokratulo. Li estas kiel granda gvidanto aŭ supernatura profeto.

La hom-amaso vivon donas al oklokratulo, tiu rolulo kies nura celo estas siaj propraj interesoj, pro tio Li forte alvokas la sentojn de la hom-amaso (Li ne rigardas la gravajn necesojn, kiujn la hom-amaso havas) por legitimi sin en la povo kaj daŭrigi sian regadon.

La hom-amaso sentas ke, por havi la povon, ili kredas ke sia persona situacio plibonigos kvankam ĝi estu falinta en la plej profunda mizero, sed ili neniam perdos sian esperon. Iliaj kulturaj, sociaj, ekonomiaj kaj ĉiaj limigoj ne permesas al ili, vidi la realaĵon, dume ili restas tie kaj la oklokratulo regas ĉion dum regas kaj plene ĝuas la povon.

En lia politika disvolvo, la oklokratulo direktas sian celon al la konkero kaj al konservado de sia persona povo aŭ grupo. Farante uzon de la demagogio kaj uzante la neraciajn emociojn pere de strategioj kiel stimulado de fanatikeco (kiel la socialismo de la 21-a jarcento) kaj de naciaj pliakrigaj sentoj; la stimulado de la timoj kaj de malkvietoj; la uzo de malĝentilaĵ verboj aŭ vulgara, aŭ la apliko de ripetita fiparola retoriko kaj insultoj al ĉiuj opoziciuloj. Ĉiu ĉi estas nur por havi la absolutan regadon.

Arbitraĵo

En la regado, la oklokratulo prenas sur sin la kontrolon de la publikaj povoj ĉar la aŭtoritato estas de Li kaj eklaborigas la arbitraĵojn pere de la ŝtatigado da rimedoj (produktado), tiel, ili ankaŭ regas la edukan sistemon, por apliki misinformadan procezon kaj misprezento de iu ajn faktoj, kiu estu kontraŭ ili. La eksproprietigo de la privata proprietaĵo kaj la konfisko, kiuj estas iliaj plej ŝatataj armiloj por havi la kontrolon de bazaj entreprenoj kaj firmaoj kiuj produktas necesajn varojn/nutraĵojn eĉ tiu agado funkcias por minaci ĉiun homon, kiu estas proprietulo. La defendo de la nacia suvereneco kontraŭ imaga ekstera minaco estas temo multfoje dirita en la prelegoj de la oklokratulo.

Por efektivigi lian politikon, la oklokratulo havas, krome, defendajn komitatojn, popolan milicon, neregulajn armitajn grupojn por ke la hom-amaso sentas sin kiel la ĉefo.

Fine, en la oklokratio, la legitimeco atribuita de la hom-amaso estas korupta, ĉar ĝi mankas popola rezonado, kiel popolo, kiu estas la tuto da konsciencaj civitanoj, kiu scias pri sia situacio kaj siaj necesoj, kaj pretas por elekti bonajn decidojn kaj efektivigi sian legitiman povon.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.12
JST 0.027
BTC 62853.43
ETH 3013.11
USDT 1.00
SBD 2.50