Rememorante faman venezuelan kantiston "Canserbero"

in #esperanto6 years ago

Saluton al ĉiuj, hieraŭ mi decidis traduki kanton, mi esperas ke vi ŝatu ĝin.

Perdante la fidon

Ĉar je vi mi volas konfidi
nur signalon sendu al mi

Pro la maljusteco mi perdas la fidon
Pro la novaĵoj mi perdas la fidon
Sekve pro petegi al la tegmento sin esti aŭskultita mi perdas la fidon
Pro vidi malsaton kaj infanojn mortantaj mi perdas la fidon
Pro vidi tiom da gento suferanta mi perdas la fidon
Pro eliri al la strato kaj malfermi la okulojn dum momente mi perdas la fidon

Mi scias ke necesas havi la fidon en iu dio
Por en malbonaj momentoj, je lia nomo levi la vocxon
Sed kiam mi scias pri tiom da inocentoj kiuj estis mortigitaj
Mi demandas min ĉu Dio estis okupita

Mi scias ke necesas havi la fidon en iu dio
Por en momentoj bonaj, je lia nomo danki
Sed kiam mi scias pri tiom da inocentoj kiuj estis mortigitaj
Mi demandas min ĉu Dio estis okupita

Kaj se mi estas erara, pardonon mi petas al vi
Ĉar en la fundo je vi mi volas konfidi
Sed se vi ekzistas mi ne kredas ke vi ekzistu
Kaj se mensogo estas tio kion mi diras, tiam sendu al mi signalon

Kaj se mi estas erara, pardonon mi petas al vi
Ĉar en la fundo je vi mi volas konfidi
Sed se vi ekzistas mi ne kredas ke vi ekzistu
Kaj se mensogo estas tio kion mi diras, tiam sendu al mi signalon

Oni diras al mi: danku al Dio kiam io bona okazas ĉe mi
Sed rigardu, la malbonfarantoj pregxas ankaŭ
Mi certas ke tiu kiu mortigas pro placxo
Pregxas ankaŭ por ke liaj planoj ne difektiĝis

Pro tio mi ne kredas ke dio al mi helpis
Ĉar en ajna kazo li helpus unue al la infanoj de etiopio kiuj ĉiutage pregxis kaj tamen, pro sennutrado forpasis

Mi ne volas ke vi pensu ke tio kion mi diras hodiaŭ estas ĉar mi estas vundita pro la morto de miaj amatoj
Sed, estas ke ĉefe mi ne volis kredi je io, kio se ekzistas, estis maljusta kun mi

La milito estas atestanto de ke mi eble ne eraras
Eble ni estas slipoj de ludo inter dio kaj la demono
Aŭ kiun senton havas vivo plenumita de larmoj sen eliro, direktita por la sro. Malamo?

Evidentas ke dio ne aŭskultis kiam la knabino preĝis
Por ke neniam plu ŝia duonpatro la seks-perfortu

Nek mistaktu, nek gravedigu
Nek minacu se ŝi parolu

Parolu kion havas de justeco ke filo naskiĝu malsane
Kaj perdu sian vivon pro aidoso de patrina heredo
Pro tio mi ne donas dankojn kiam mi vekiĝas
Ĉar eble mi ofendas al tiom da senkulpuloj mortintaj

Diru al mi kiun justecon estas ke mi manĝu kiam mi volas
Dume sur la stratoj niaj indiĝenoj atendas Dion
Pro tio mi ne dankas kiam mi manĝas
Ĉar eble mi ofendas al tiuj kiuj pro malsato mortas

Mi komprenas ke multajn aferojn kiuj ekzistas mi ne komprenas
Kaj eble la supremuloj kaj ĉiopovuloj ekzistas
Sed kiam sur la strato mi vidas tion kion mi vidas
Mi rimarkas ke tiuj estuloj ne estas bonaj nek malavaraj

Pro la maljusteco mi perdas la fidon
Pro la novaĵoj mi perdas la fidon
Sekve pro petegi al la tegmento sin esti aŭskultita mi perdas la fidon
Pro vidi malsaton kaj infanojn mortantaj mi perdas la fidon
Pro vidi tiom da gento suferanta mi perdas la fidon
Pro eliri al la strato kaj malfermi la okulojn dum momente mi perdas la fidon

Mi scias ke necesas havi la fidon en iu dio
Por en malbonaj momentoj, je lia nomo levi la voĉon
Sed kiam mi scias pri tiom da inocentoj kiuj estis mortigitaj
Mi demandas min ĉu Dio estis okupita

Mi scias ke necesas havi la fidon en iu dio
Por en momentoj bonaj, je lia nomo danki
Sed kiam mi scias pri tiom da inocentoj kiuj estis mortigitaj
Mi demandas min ĉu Dio estis okupita

Kaj se mi estas erara, pardonon mi petas al vi
Ĉar en la fundo je vi mi volas konfidi
Sed se vi ekzistas mi ne kredas ke vi ekzistu
Kaj se mensogo estas tio kion mi diras, tiam sendu al mi signalon

Kaj se mi estas erara, pardonon mi petas al vi
Ĉar en la fundo je vi mi volas konfidi
Sed se vi ekzistas mi ne kredas ke vi ekzistu
Kaj se mensogo estas tio kion mi diras, tiam sendu al mi signalon.

Sort:  

Dieub d’o arzel savet na al labour re liderezh. Teurel diwar graet eñ diegezh c’houzañv. Diogeliñ kentañ briedelezh.

So you don't have any other name, like a nickname?

No it is not, considering you have changed your name three times.

Keleier zigarez skignañ adalek. !popcorn !pancakes @automation @cleverbot

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.12
JST 0.029
BTC 60813.09
ETH 3389.90
USDT 1.00
SBD 2.52