Lingvoj parolataj en Venezuelo

in #esperanto6 years ago

La Venezuela konstitucio de 1999 deklaras:

Artikolo 9. La oficiala lingvo estas la kastilia (hispana lingvo). La indiĝenaj lingvoj ankaŭ estas oficialaj por la indiĝenaj popoloj kaj devas esti respektitaj en ĉio la teritorio de respubliko, por konstitui kulturan heredan havaĵon de la nacio kaj de la homaro.

La hispana lingvo estas la ĉefa lingvo kaj dominas en Venezuelo ĉar ĝi estas parolata por la plejmulto de la loĝantaro.
95% de la Venezuela loĝantaro havas la hispanan lingvon kiel sian denaskan lingvon kaj la aliuloj havas ĝin kiel ilian duan lingvon.
Krome de la hispana lingvo, en ĉi tiu sudamerika lando ankaŭ oni povas trovi multajn indiĝenajn lingvojn en malsamaj areoj de la 23 ŝtatoj, kaj grupoj de homoj kiuj uzas fremdajn lingvojn kiel la anglan, la francan, la mandarenan, la araban, la katalunan, la italan kaj la portugalan lingvon, inter aliajn.

Influoj de la Venezuela hispana lingvo.
La Venezuela hispana lingvo havis pli influon de la kastilia de la kanariaj insuloj ol de la duoninsula kastilia, kaj havis pli proksiman rilaton kun la afrikaj lingvoj ol la eŭropaj lingvoj.

Aliaj lingvoj parolataj en Venezuelo
Pro la enmigrado estas multaj lingvoj kiuj alvenis ĉi tien

Inter la plej komunaj estas:
La angla: ĝi estas la fremda lingvo plej uzata en komerco kaj edukado. Ĝin uzas profesoroj, akademianoj kaj alta kaj meza klaso. Ene de la baza kaj meza edukado la lingvo estas instruita.

La itala: en la dudeka jarcento multaj italoj alvenis al Venezuelo (ĉirkaŭ 300.000) kaj nuntempe multaj lernejoj instruas la lingvon kiel duan lingvo.

La franca: ĝi ne estas tiel komuna kiel la angla aŭ la itala sed mez-lernejoj kaj kelkaj universitatoj instruas ĝin.

La germana: ĝi ĉefe estas parolata en la Tovar kolonio (Colonia Tovar) kiu estis fondita en 1843 en la ŝtato Aragua ĝi troviĝas 42 kilometroj for de Karakaso kaj je la latitudo de preskaŭ 2000 metroj sur la mar-nivelo.
La Colonia Tovar estas rekonata kiel “La kariba Germanio” aŭ “la germana popolo de Venezuelo”

Indiĝenaj lingvoj de Venezuelo
Laŭ oficialaj statistikoj, 25 de la indiĝenaj lingvoj kiuj estas parolataj en Venezuelo povas grupiĝi en 7 grandaj grupoj kaj 6 el ili ne havas klasifikon.
Pro sociaj kaj ekonomiaj kialoj, la indiĝenoj iom post iom translokiĝis al la ĉefaj urboj de la lando; kaj iliaj lingvoj arkaikiĝis kaj eĉ kelkaj el ili malaperis.

Inter la Venezuela indiĝenaj lingvoj pli rimarkindaj estas la jenaj:

Wayuu: ĝi estas la ĉefa indiĝena lingvo kaj oni taksas ke ĉirkaŭ 170.000 homoj parolas ĝin en la tuta lando.
Arahuacas lingvoj: añú, baniva, baré, kurripako, lokono, piapoko, warekena.

Caribes lingvoj: akawayo, eñepá, kari´ña, pemón, wanai, yavarana, ye'kuana, yukpa.

Chibchas lingvoj: barí

Guahibanas lingvoj: jivi, kuiva

Yanomama lingvoj: sanemá, yanomami.

Salibanas lingvoj: maku, sáliva, wótuja.

Makú lingvoj: puinave, jodi

Tupí lingvoj: yeral.

Lingvoj sen klasifiko: pumé, sapé, uruak, waraw

Por donacoj

Myriad konto:

XMY -> 4zUD5WN3XZ2HcGxvoka28F5xneWbZmFpA4

Paypal: https://www.paypal.me/LeninAraque
twitter: @Cxapelo

Sort:  

Ege interesa artikolo. Min aparte interesas la karibajn germanulojn. Mi plusercxos interrete pri tiu afero.
Parenteze, placxas al mi revidi vin cxi tie.

Hello @danielacosta! This is a friendly reminder that you have 3000 Partiko Points unclaimed in your Partiko account!

Partiko is a fast and beautiful mobile app for Steem, and it’s the most popular Steem mobile app out there! Download Partiko using the link below and login using SteemConnect to claim your 3000 Partiko points! You can easily convert them into Steem token!

https://partiko.app/referral/partiko

Congratulations @danielacosta! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 2 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

Vote for @Steemitboard as a witness to get one more award and increased upvotes!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.12
JST 0.027
BTC 62678.63
ETH 3015.27
USDT 1.00
SBD 2.49