Kial Venezuelo kultas al Doktoro José Gregorio Hernández?

in #esperanto6 years ago

Li estas rememorita pro bon-koreco, honesteco devo-sento, humanismo, kaj lia altruisma kapablo por priatenti la malsanulojn, krom lia scienca kontribuo, medicina kaj instrua scio.
jkkklx.jpg_1718483347.jpg
José Gregorio Hernández estis rekonita Venezuela kuracisto, Fidela al la religia servo kaj de granda koro por dediĉi sian tutan vivon al resanigo kaj helpo de la malriĉuloj.

La venezolanoj atribuas al li miraklojn kaj resanigojn, kaŭze de tio la katolika eklezio donis al li la titolon de Kultindulo, sed liaj fidelaj sekvantoj daŭre atendas ke li estu beatigita.

Kiu estas la “Kuracisto de la malriĉuloj”?

Li naskiĝis la 26-an de oktobro 1864, en la vilaĝo de Isnotú, ŝtato Trujillo, Venezuelo; kaj en sia 8ª jaro de vivo li perdis sian patrinon.

En 1877 li vojaĝis al Karakaso por studi en gimnazio, kie li ricevis la titolon de Filozofia bakalaŭro en 1880. En la sama jaro li eniris al la Centrala Universitato de Venezuelo, ricevante la titolon de Medicino en 1888.

Li tuj vojaĝis al sia nask-vilaĝo por labori tie kiel kampara kuracisto dum kelkaj monatoj.
jose-gregorio-hernandez.jpg_648874852.jpg

En 1889 Li obtenis stipendion por perfektigi siajn sciojn en Parizo, Francio. Tie li studis mikroskopion, fiziologion kaj bakteriologion.

Li revenis hejmen en 1891, alportante medicinajn ilojn, kiuj en tiu epoko ne ekzistis en Venezuelo.

Li fondis kelkajn katedrojn en la Centrala Universitato de Venezuelo. Plie li publikigis multajn fak-dokumentojn dum siaj 28 jaroj kiel instruisto. Liaj studantoj rememoras lin kiel rigoran instruiston, akuratan kaj bonan parolanton.

Dum lia vivo li atingis fluecon en kelkaj lingvoj: la angla, la franca, la portugala, la germana, la itala kaj latino.

Kuracisto kaj religiulo

Ne nur obtenis akademiajn meritojn, sed ankaŭ sciencajn kaj sociajn, ĉar li estis unu el la plej rekonataj gravuloj en Venezuelo.

Fervora katoliko kristano li estis, en du okazoj li intencis iĝi sacerdoto, sed lia fizika kondiĉo malpermesis tion.

Mortala akcidento

La 29an de junio de 1919, José Gregorio Herández alportante medikamentojn al malsanulino, estis renversita de aŭto, tio okazis en la paroko La Pastora, kiu troviĝas en la Venezuela ĉef-urbo.

Malgraŭ la helpo de la ŝoforo por porti lin al la hospitalo Vargas, Dro José Gregorio ne sukcesis supervivi, forpasante pro frakturo en la bazo de sia kranio. Li estis 54-jaraĝa.

La morto de José Gregorio Hernández komociis la karakasan socion. Plejmulto kunvenis surstrate por doni al li la lastan adiaŭon.

El Di-servanto al kultindulo

En 1972 la Sankta Seĝo deklaris lin “servanto de Dio” kaj la 15-an de Januaro de 1986 la papo Johano Paŭlo la 2-a nomis lin “la kultindulo”.

Pro la kultado de la venezuelanoj al la kuracisto, la katolika eklezio komencis la procezon de beatigo kaj kanonizado antaŭ la Vatikano.

cuadro.jpg_1184961183.jpg
Pli ol 40 atestoj pri agoj klasifikitaj kiel “mirakloj” estis okazintaj dum la lastaj jaroj. Homoj kiuj suferis akcidentojn aŭ malsanojn kaj sukcesis resaniĝi post konfidi sin al kuracisto.
Isnotú, loko de devoteco.

En Isnotú, troviĝas muzeo kie oni povas vidi la posedaĵojn, pentraĵojn pri lia vivo kaj por ricevi la vizitantojn, la kapelo tiel nomata “placo de la vojaĝantoj”, ĝi estas ĉirkaŭata per pli ol 26.000 platoj, en danko pro servoj konsentitaj.

Por donacoj

Myriad konto:

XMY -> 4zUD5WN3XZ2HcGxvoka28F5xneWbZmFpA4

Paypal: https://www.paypal.me/LeninAraque

twitter: @Cxapelo

Sort:  

Ĉi tiu estas persono, pri kiu mi ankoraŭ nenion sciis. Tiaj rimarkindaj homoj estas tre maloftaj aperoj. Mi povas bone imagi, ke multaj homoj estas inspiritaj de Hernando kaj eĉ bone resaniĝas, se ili kredas al li.
Vi povas trovi similan historion en mia lasta artikolo: https://steemit.com/brunogroening/@johano/fenomeno-bruno-groening

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.12
JST 0.027
BTC 62853.43
ETH 3013.11
USDT 1.00
SBD 2.50