Novulo ĉe SteemitsteemCreated with Sketch.

in #esperanto7 years ago

Hieraŭ mi unuafoje uzis Steemit kaj jam skribis kelkajn komentojn. Steemit ŝajnas al mi interesa ejo por blogumi. Mi jam kelkfoje provis blogumemigi min, sed mi tute ne sciis, kiel. Mi ĉiam diradis al mi mem, ke mankas al mi tempo, ke estas pli gravaj aŭ pli interesaj farindaĵoj, ktp...

Ĉu tiufoje mi iĝos pli blogumema?

Dependas de multaj aferoj. Unue, oni devas mencii, ke baldaŭ estos Kristnasko. Kiale de tio, mi havos kristnaskajn feriojn, do mi ne devos ĉeesti universtitatajn lecionojn. Tiel mi ŝparos iom da tempo, kiun mi povos utiligi ja blogumante ĉe Steemit.
Kelkaj eble scias min de Jutubo. Mi havas mian propran Jutubkanalon, iutempe aktivan. Menciendas, ke ja jutubumante mi lernis Esperanton. Tamen, mi ne pretas por reveni tien. Ju pli da filmetojn mi kreadis, des pli mi laciĝadis. Kreado de bonkvalitaj Jutub-filmetoj ne estas facila:

  1. Oni devas havi ideon, pri kio estu ĝi.
  2. Oni devas registri ĝin.
  3. Oni devas munti la filmeton...

Kaj la muntado estas la plej enuiga kaj la plej laciga parto de filmkreado, kiu neniel rilatis al mia lernado de Esperanto. Tio finfine kolerigis min tiel, ke mi ĉesis jutubumi. Kial mi menciis Jutubon? Por rimarki la gravan avantaĝon de blogumado, kiu estas pli facila, ĉar oni nur devas:

  1. Havi ideon, pri kio estu onia blogaĵo.
  2. Skribi la blogaĵon.

Jen ĉio. Ĉu vi samopinias?

Ĉu estas iuj sekvindaj blogumantaj Esperantistoj ĉi tie? Mi volus blogaĵojn ĉi tie ne nur skribi, sed ankaŭ legi. Ĉu vi havas iujn ajn konsilojn al mi, kiel skribi ĉi tie? Kiel blogumi? Mi tre volontas per mia blogumado ankaŭ subteni Esperantujon kaj montri, ke Esperanto estas vivanta kaj uzata lingvo.

Sort:  

Bonvenon ;-) Eble vi ne gajnos multe per Esperantaĵoj. Sed tio estas nia tasko - kreskigas esperantan komunon :-)

Mono estas grava, sed ne tiom, ke mi ne skribu Esperante

Congratulations @adi3255! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

You got a First Reply
Award for the number of upvotes
You published your First Post

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Congratulations @adi3255! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

Award for the number of upvotes received

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Saluton. Tio ja estis bona komenco ! Mi jam hieraŭ salutis vin. Nuntempe mankas granda Esperanto komunumo ĉi tie. Mi mem estas je Steemit jam ekde pli ol unu jaro. Mojosas, se vi ne havas tro da iluzioj. La mondo ne vere zorgas pri nia aparta lingvo. Tamen ĉeestas brilaj steemians ĉi tie, kaj vi povas lerni multe. Parenteze Steemit estas iom dependiga.
Mi mem ne havas spertojn pri youtubo. Vi povus ankaŭ verki ion pri via Lando, urbo... ĝis.

Mi trovis la Telegraman grupon de homoj, kiuj estas ĉe Steem. Ĉu vi havas konton ĉe Telegramo? Ĉu vi jam estas tie? Se vi ne estas en la grupo, jen la ligilo: https://t.me/joinchat/APGe_ECuY63aRMs-FfzyFg

Ne mi ne apartenas al telegramo. Ekzistas tro multe de diversaj grupoj, platformoj...

Vi ne devas ĉeesti en ĉiu Telegrama grupo, nur en la grupoj, kie oni priparolas temojn interesajn por vi. Tiel mi faradas. La kvanton de grupoj tial mi pritaksas kiel avantaĝon de Telegrama Esperanto-gruparo.

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.13
JST 0.030
BTC 63713.30
ETH 3389.19
USDT 1.00
SBD 2.62