Kio okazas al Esperantistoj ĉe Steemit?steemCreated with Sketch.

in #esperanto5 years ago

Mi estas ĉe Steemit ekde la 2017a jaro. La vortojn „mi estas” mi komprenas kiel „mi havas konton”, ĉar mi mem ne estis tre aktiva. Mi skribis du artikolojn, kelkajn komentojn, mi ankaŭ trovis multajn skribitaĵojn de aliaj Esperantistoj ĉe Steemit — tiel mia mallonga aventuro okazinta antaŭ du jaroj transformiĝis al la longdaŭra atendado de mia konto por la tempo, kiam mi denove ĝin trovos kaj uzos. Kaj efektive antaŭ kelkaj tagoj mi rememoris pri mia dum du jaroj nememorata konto kaj...

...denove vizitis Steemit!

Iomete ĉi tie ŝanĝiĝis. Pasintece, laŭ mia memoro, estis nur unu pasvorto. Kaj nun? Kiam mi provis ensaluti per la antaŭa pasvorto, min salutis la sciigo, ke mi uzis „Master Key”. Fek'! Kio estas tio? Kion ĉi tio signifas? Nu, poste mi eksciis, ke tiu ĉi estas la pasvorto, kiu ebligas montri ĉiujn aliajn pasvortojn kaj mi devas uzi unu el ili, depende de tio, kion mi volas fari, ensalutinte. Tiom da sekurigo mi ŝatas! Jen la bona solvo — des pli, ke la plej ofta aktivaĵo ĉe Steemit estas la publikigado de artikoloj kaj komentoj, kaj la taksado de ili. Ĉikiale preskaŭ neniam bezonatas aliaj permesoj krom la permeso por publikigi.

Sed ne ĉio plaĉis al mi

Kiam mi provis trovi iujn Esperantajn artikolojn, mi ne trovis multe. obraz.png
Tri artikoloj? Ĉu vere? Ĉi tio ne aspektas bone... Pasintece tamen estis iuj ajn homoj, kiuj skribis en Esperanto. Kio okazis al ili? La situacio bedaŭrindas... Feliĉe, Esperantistoj aktivas en aliaj retejoj kiel ekzemple Tvitero, kie unu el la plej aktivaj Esperantaj pepantoj, @Vanege, skribis jam pli ol dek sep mil (17 000) pepojn. Sed kie estas Esperantistoj ĉe Steemit? Ĉu ili estas tie ĉi? Ĉu mi nesufiĉe traserĉis la retejon? Aŭ ĉu eble estas multaj Esperantistoj, sed malmulte da iliaj artikoloj?
Se vi estas Esperantistoj kaj legas mian artikolon — komentu! Mi volas havi pli da Esperantistoj ĉe Steemit!

Sort:  

Mi ne havas tempon por skribi. Sed eble ni povas plibonigi tion :-)

Mi mem plibonigos kaj voĉdonos por ĉiu artikolo, kiun mi vidos en #esperanto. Mi vidas, ke @spirajn estas nuntempe tre aktiva.

Estas malmultaj Esperantistoj cxe steemit kaj ecx pli malmultaj, kiuj aktivas. Mi ne estas konvinkita ke steemit estas alloga kaj tauxga retejo por Esperantistoj. Kion vi opinias?

Steemit ne estas alloga por Esperantistoj nur tial, ke ili ne povas multe gajni, skribante nur en Esperanto. Ankaŭ mi, se mi sukcesos skribi ĉe Steemit pli multe, mi planas traduki miajn Esperantajn artikolojn al la pola kaj al aliaj lingvoj. Eble eĉ tiun ĉi mi tradukos — almenaŭ parte kaj iom ŝanĝante kelkajn fragmentojn, por ke la tuta tradukita artikolo plaĉu al ĉiu pola leganto

Gajni ion al mi ne gravus, sed evidente apenaux iu legas kion oni publikigas cxe steemit en Esperanto. Pri kio vi emas verki?

Certas, ke mi priskribos mian ne-ĉiam-ĉielarkkoloran historion de mia GLAT-umado. Tiujn rakontojn pri mia vivo kiel gejo mi ege volus traduki ankaŭ al la pola. Kion plu mi skribos? Mi ne scias ankoraŭ.

Congratulations @adi3255! You have completed the following achievement on the Steem blockchain and have been rewarded with new badge(s) :

You made more than 50 upvotes. Your next target is to reach 100 upvotes.

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking
If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

You can upvote this notification to help all Steem users. Learn how here!

Hello adi3255, welcome to Partiko, an amazing community for crypto lovers! Here, you will find cool people to connect with, and interesting articles to read!

You can also earn Partiko Points by engaging with people and bringing new people in. And you can convert them into crypto! How cool is that!

Hopefully you will have a lot of fun using Partiko! And never hesitate to reach out to me when you have questions!

Cheers,
crypto.talk
Creator of Partiko

Saluton!

Mi ne plu uzis mian Steemit konton ekde longe, cxar fakte se niaj skribajxoj ne suficxe allogas homojn, oni kaj ne estos legitaj kaj ne gajnos monon.

Kaj la alia problemo, laux mi, estas la ne tre klara celo de la komunumo esperanto. Je la komenco, oni nepre bezonis uzi tiun pacan lingvon por konektigxi kun aliaj homoj kaj farigi la mondon pli bona. Sed hodiaux sxajnas ne plu esti tiom vera, aparte pro la kutimaj konsumadoj de la plimulto de la homoj kiuj ne plus vere prizorgas solidarecon kaj pli justan mondon.

Eble estus pli bone valorigi esperanton kunmetonte gxin kun aliaj enhavo-tipoj, aux almenaux fari ke gxi povus trovigxi inter aliaj artikoloj. Eble krei polemikajn artikolojn povus helpi :D

Gxis samideano :)

Congratulations @adi3255! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 2 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

You can upvote this notification to help all Steem users. Learn how here!

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.13
JST 0.030
BTC 64010.25
ETH 3401.16
USDT 1.00
SBD 2.62